Page 174 - heleco
P. 174
La PSOE progresis kun Felipe González altstarante en la
opinio-sondojn kiel la plej populara lidero en Hispanio.
La rolo de la PSOE kiel respondeca opozicio estis
plifortigita de ĝia denunco de la nekapa traktado de la
Registaro pri la skandalo de la kolzo-oleo, kies mort-
nombro superis 130. La kampanjo de la socialistoj kontraŭ
la NATO pliigis ĝian popularecon. Krome, la PSOE ne
havis rivalojn maldekstre, ĉar la Komunista Partio de
Carrillo estis mergita en internaj bataloj.
Dum la tuta monato da novembro, la UCD komencis sian
agonion; dum la partio disfalis, la ministro pri defendo
Alberto Oliart esprimis hontigan adoradon al la militistaj
ekstremdekstruloj. Dum la preparoj por la proceso de tiuj
implikitaj en la februara puĉo, esprimoj kontraŭ la reĝo
restis senpunaj. Komandantoj je dubinda lojaleco estis
promociitaj kaj Milans del Bosch ricevis medalon pro
Suferado por la Patrujo. La subskribintoj de la artikoloj
de la kolektivo Almendros reklamis manifeston, denunc-
ante la Konstitucion, kiu verŝajne estis ligita al provo
revivigi la konspiron de la koloneloj aŭ devigi la nom-
umon de koalicia registaro prezidata de Generalo González
del Yerro, simila al tiu, kiun Armada estis proponinta. La
pluaj onidiroj pri puĉo koincidis komence de 1982 kun
amasa ĉantaĝa kampanjo lanĉita de ETA kiu generis ondon
da indigno en Eŭskio. Kaj, dume, la UCD daŭrigis sian
procezon de disfalo kun ĉiam pli oftaj dizertoj. Ironie, la
konstanta puĉominaco kaj la ETA-terorismo komencis ŝanĝi
la humoron de la loĝantaro. La konfido al la reĝo kaj al la
demokratiaj institucioj de Hispanio firmiĝis, malgraŭ la puĉ-
istoj, dum la proceso de la implikitaj soldatoj, kiu komenciĝis
la 19-an de februaro de 1982 kaj elstaris en la inform-
medioj dum la sekvaj tri monatoj kaj duono.
La akuzitoj estis rivelitaj kiel malĝentilaj brutuloj, kies
aroganteco kaj morala nuleco estis embarasaj. Malgraŭ la
klopodoj de El Alcázar prezenti la proceson kiel proceson
al la tuta armeo, multaj oficiroj estis naŭzitaj pro la provo
de la akuzitoj ŝanĝi la kulpigon por 23-F al la reĝo. Kiel
koncesio al la sensiveco de la militistaro, ili estis juĝitaj
far militista kaj ne civila tribunalo. Kvankam tio ne estis
la intenco, tio malhelpis, ke oni asertu, ke la militistaro
estis juĝita de la civila socio. Post la proceso, kontraŭ-
demokratiaj deklaroj kiuj antaŭe ricevus silentan aprobon,
174