Page 175 - heleco
P. 175
se ne rektan admiron, pli verŝajne altiris severajn riproĉojn de armeaj aŭtoritatoj.
La ŝanĝo de sinteno estis ankaŭ la rezulto de la reklampolitiko iniciatita de
Generalo Gutiérrez Mellado. La pozicio de Calvo Sotelo plimalboniĝis tagon
post tago. La ĉantaĝ-kampanjo de ETA kaj la grandega ĝeno kaŭzita de la
detruo de la madrida telefoncentralo kiel rezulto de unu el ĝiaj atakoj pliigis la
senton de nekapablo de la registaro. Opinio-sondoj montris ke la PSOE povus
facile venki la venontan ĝeneralan baloton. En la baloto por la Andaluzia
Parlamento la 23-an de majo, la PSOE gajnis 52 el-centon de la voĉdonoj kaj
66 parlamentajn seĝojn. La Populara Alianco estis en dua loko, kun 17
sidlokoj, kaj la UCD en tria pozicio, kun nur 15. Disŝirita de la reciprokaj
riproĉoj de iliaj gvidantoj, la UCD estis mortanta. La bankoj traktis la partion
kun kreskanta malvarmo kaj injektis monon en la Popularan Aliancon, kiu
altiris militistojn kun la ega rapideco de mil novaj membroj ĉiusemajne. La
pozicio de Calvo Sotelo ne estis helpita per la publikigo la 3-an de junio de la
relative malpezaj sentencoj por la konspirantoj de la 23-F. Kvankam Tejero kaj
Milans del Bosch ricevis la maksimuman eblan punon, 30-jaran enprizonon,
Armada estis kondamnita al nur ses jaroj. Dudek du el la 32 akuzitoj estis
kondamnitaj al tri jaroj aŭ malpli, kio permesis al ili reeniri en la armeon post la
plenumado de siaj punoj. Poste la Plejsupera Tribunalo iome pliigis la punojn,
precipe en la kazo de Armada. Tamen, tiutempe, konsternite la politika klaso
vidis la sentencojn kiel pruvo ke nenio ŝanĝiĝis.
En januaro 1981 Calvo Sotelo ŝajnis same izolita kiel Suárez. Dum la somero de
1982, lia populareco falis dum tiu de Fraga y González akceliĝis. Ne provante
devigi fruajn elektojn kaj insistante ke la misio de la PSOE estis certigi la
supervivon de la demokrata reĝimo, Felipe González konstruis al si bildon de
modereco kaj forto kiu igis lin akiri kredindecon. Calvo Sotelo anoncis la 30-an
de julio, ke li ne estos la prezidenta kandidato de la UCD en la sekvaj elektoj.
Male, Felipe González havis ĉiam pli prezidentan aeron. La memdetruo de la
UCD konkuris kun tiu de la Komunista Partio. Internaj disputoj inter la
komunistoj atingis tian punkton, ke Carrillo sukcesis alkroĉiĝi al la potenco per
la danĝera gesto de efemera rezigno la 7-an de junio.
La kaoso de la UCD atingis sian plej dramecan punkton ĉe la fino de julio de
1982, kiam ĝi komencis fendetiĝi en siajn komponentoj. La pli konservativaj
kristandemokratoj formis la Popularan Demokratan Partion kaj sciigis balot-
koalicion kun Fraga. Suárez, kiu estis forlasinta la partion de li fondita, kreis
novan politikan formacion, la Demokratan kaj Socian Centron, kaj sciigis ke,
post la balotado, li subtenos socialisman registaron. La UCD aperis tre mal-
pliigita antaŭ la balotado, pri kiu oni antaŭdiris larĝan socialisman venkon, kaj
ankaŭ bonan rezulton por la Populara Alianco. La socialista programo estis
modera, kun la promeso de kreado de 800.000 novaj laborpostenoj per ŝtata
investo apogita per interkonsento kun privatentrepreno. Post la memdetruo de
la centro, la nura rivalo por la Socialista partio estis la Populara Alianco de
175