Page 176 - heleco
P. 176
Fraga, kun tradiciisma konservativa programo de publika ordo, libera merkata
ekonomio kaj defendo de la familio kaj nacia unueco.
La 3-an de oktobro de tiu jaro estis konata la novaĵo de planita puĉo planita por
la antaŭvespero de la balotado de la 28-a de oktobro. Malkovrita fare de arme-
spionado, ĝi estis kvazaŭ versio de la puĉo de la Milans del Bosch kaj la koloneloj.
La palacoj Zarzuela kaj Moncloa, la sidejo de la Ĉef-Stabo, pluraj ministerioj,
esencaj publikaj konstruaĵoj, fervojaj stacidomoj, flughavenoj, radio- kaj televid-
stacioj kaj gazetaj oficejoj estus okupataj kaj la politika elito “neŭtraligota” en
siaj hejmoj. La reĝo estus senpovigita, pro perfido je sia fideleco-ĵuron al la
Movado (la frankisma reĝimo). La balotado okazis sub la konstanta minaco de
armea interveno, sed la voĉdono de la popolo esprimis masivan rifuzon al la
puĉistoj kaj ĉi ties aserto ke ili faras tion, kio estis plej bona por Hispanio. La
socialistoj akiris pli ol dek milionoj da voĉdonoj, 47,26 elcenton, kaj 202
sidlokojn. La partio de Fraga estis en dua loko kun 5.548.335 voĉdonoj, 25,89
elcento, kaj 107 deputitoj. La UCD estis malantaŭ la kataluna regiona koalicio
Convergència i Unió , kun 1.323.339 voĉdonoj, 6,17 elcento kaj 11 deputitoj.
Calvo Sotelo ne atingis parlamentan sidlokon. Kaj, kvankam Carrillo estis elektita,
la Komunista Partio falis de preskaŭ 11 al 3,6 elcento kaj perdis tri kvaronojn
el siaj deputitoj. La forto de la venko de la Socialista Partio ĉesigis la ŝajnigon,
ke la Armeo povus pli bone interpreti la nacian volon ol la elektitaj politikistoj.
Tamen, la taskoj kiuj atendis Felipe González estis kolosaj. Problemoj rilataj al
ETA-terorismo kaj armea subfosado postulis lertecon kaj aŭtoritaton. Danke al
siaj bonaj rilatoj kun la moderaj eŭskaj trupoj, la PSOE havis eble pli bonan
ŝancon sukcesi kontraŭ ETA ol la UCD. La sagaca kaj diskreta Narcís Serra,
kiel Ministro pri Defendo, sukcesus superi la triamondan puĉisman pensmanion
de la armetrupoj. La rekonvertiĝo de la hispana industrio, kun ĝiaj malnoviĝ-
intaj sektoroj, ĝia alta energidependeco, ĝiaj regionaj malekvilibroj kaj ĝiaj
teknologiaj mankoj, postulis vizion kaj dediĉon. La samon oni povas diri pri
agrara reformo. La fakto, ke la PSOE estis preta alfronti la taskojn, kiujn la
UCD evitis, donis al ĝi rimarkindan toleremon de la publika opinio pro tujaj
rimedoj kiel la malplivalorigo de la peseto, la plialtiĝo de la impostoj kaj la
altiĝo de la karburaĵo. La socialistoj estis elektitaj de serioza balotantaro kiu
suferis la agoniojn de terorismo kaj puĉoj.
La vojo ekde 1969 estis malglata. Tamen, malgraŭ la mafavora kunteksto
heredita el Franco, estis kreitaj en spirito de ofero kaj kunlaboro iu konstitucia
kadro kaj regionaj aŭtonomiaj strukturoj. Malgraŭ la enormaj obstakloj de
ultranaciismaj puĉoj kaj terorismo, la balotado de la 28-a de oktobro de 1982
estis triumfo de la popola volo. La politika transiro estis plenumita. La politika
klaso povus nun komenci alfronti longdaŭrajn sociajn kaj ekonomiajn pro-
blemojn, same kiel dividojn ligitajn al la heredaĵo de la Enlanda Milito, kaj la
konstanta plago de la korupto.
176