Page 178 - heleco
P. 178
pritemas la konkeradon de amerika teritorio far tiuj “gloraj
herooj”, estas tre kritika kaj objektiva, kaj li asignis la nomon
de krimoj al la krimoj de tiuj uloj. Sed la fakto mem ke
tiu historiisto estis oficale kondamnita kaj rifuzita en nia
lando ĝis relative ĵusa tempo montras kiomgrade nia lando, je
ĉiuj sociaj niveloj, alprenis kiel normalajn kaj indajn farojn, la
krimojn kaj dispredadon de la potenculoj sur la malfortuloj.
Bedaŭrinde ĉi tio validas eĉ por la historiaj verkoj de la nun-
tempo kiuj pritraktas tiujn “glorajn” jarcentojn. Ni memoru
la apoteozan celebradon de la 5-jarcenta datreveno de la
Malkovro de Ameriko, kaj la fakton ke tiuj personuloj havas
statuojn kaj monumentojn multloke en Hispanio, dum oni
rifuzas omaĝi indajn personojn kiuj distingiĝis pro alitipaj
faroj, favore al la homaro, la justeco…
Tamen, se per nia raporto ni povis priskribi la okazintaĵojn
de tiuj jarcentoj estas pro tio ke ni devis kaj povis eltiri
informon el tia verkaro. Informon pri la okazintaĵoj, pri la
faroj, sed la moralan aŭ etikan pritakson ni devis fari laŭ
nuntempaj kriterioj, surbaze de valoroj kiuj signifis nenion
por la homoj de tiuj jarcentoj, antaŭ la 19-a, kaj por la
historiistoj kiuj pritemis ilin.
Jes, foje la koruptuloj estis punitaj: Antonio Pérez, la Duko de
Lermo, Valenzuela… sed la kriterio de ilia kondamno, far la
samtempuloj kaj ankaŭ far la postaj historiistoj, estis la perdo
de la reĝa favoro, t. e. oni mezuris aŭ taksis ilian kulpecon laŭ
la malplaĉo kiun ili inspiris al la suverenoj… aŭ la Eklezio. Sur-
baze de tiaj kriterioj estas senutile serĉi en la historia litera-
turo akuzon al Izabela la Katolika por ŝia uzurpado de la Kasti-
lia krono, aŭ al katolikaj gereĝoj pro la forpelo de la judoj
el Hispanio, aŭ al Kristoforo Kolombo pro la masakrado de
indianoj, tial ke poste la reĝo Ferdinando indulgis lin.
178