Page 177 - heleco
P. 177
Per ĉi revua numero ni pritemas la korupton en Hispanio ĝis difinita dato, kon-
krete, ĝis decembro de 1982, komenco de la unua registaro de Felipe González.
Kompreneble, de tiam, kaj ĝis nun, jes ja, estis multe pli da korupt(ad)o en nia lando,
kaj ni konfesas ke nia unua intenco, antaŭ proksimume unu jaro, estis pritrakti
ĉiujn korupto-skandalojn ĝis la nuntempo, sed laŭlonge de la ellaborado de nia
raporto evidentiĝis ke la afero estas multe pli komplika ol supozite. La amplekso
kaj graveco de la prikoruptaj kazoj pretersuperis nian kapablon pristudi ĉiujn en
unujara tempodaŭro kaj prezenti la tutan materialon en unusola revuo-numero. Do,
tio okazinta de antaŭ 40 jaroj devos atendi kroman jaron. Ni estas certaj ke, dum
tiu plua jaro la skandaloj pri koruptado senĉese kreskos same kiel kreskis ekde la
momento kiam ni entreprenis la ellaboradon de ĉi tiu 98-a numero de la revuo.
Do, ni vidu la fontojn de la materialo kiun ni kompilis pri la korupto en Hispanio
ekde fine de la 15-a jarcento, dum la reĝado de Johano la 2-a de Kastilio, ĝis la
fino de la Transira procezo al Demokratio, fine de la jaro 1982. Kompreneble,
por ilustri tiom longan periodon estis necese sin turni al tre diversaj dokumentaro-
fontoj, kaj inter ili ne estas la malplej grava Interreto, konkrete Vikipedio, sed
estis ankaŭ aliaj pri kiu ni volas ion diri.
Kompreneblas ankaŭ tio ke la dokumentaro des pli estas abunda ju pli temas
pri ĵusaj okazintaĵoj. Se temi pri la eventoj de pasintaj jarcentoj estas necese sin
turni al la historiaj verkoj pli malpli klasikaj. Ekzemple, por ekscii pri Alvaro
de Luna, kiu estas la unua koruptulo kiun ni pritemis, oni devas konsulti tion
kion verkis pri li sufiĉe antikvaj historiistoj, kiaj Fernán Pérez de Guzmán, Juan
de Mariana, kaj pli ĵuse, Gregorio Marañón. Sed, ĉar tiutipaj fontoj ne estas
facile troveblaj, por scii tion kion ili verkis pri tiu aŭ tiu personulo, plue estas
nepre necesa la interreta servo de Vikipedio k. s.
Nu, por la 15-a al la 17-a jarcentoj, aŭ eĉ la 18-a, oni nepre devas aliri al la publik-
igita ĝenerala materialo pri la Historio de Hispanio, t. e. ne ekzistas specifikaj
verkoj pri koruptado de tiuj epokoj, tiuj historioj estas ĝeneralaj de la lando kaj ofte
okazas ke faroj kiuj estas vere koruptaj, estas pritaksataj de la historio-verkistoj
kiel gloraj heroaĵoj de la mis-farintoj. Tio validas, ekzemple por la historia pri-
takso de personuloj kiaj Izabela la Katolika, Gonzalo de Kordovo, Kristoforo
Kolombo kaj la konkerintoj kiaj Hernán Cortés, Francisco Pizarro… Sed… oni
devas fari escepton pri tio, la verko de la pastro Bartolomé de las Casas, kiu
177