Page 179 - heleco
P. 179
Hodiaŭ oni prijuĝas laŭ kriterioj kiuj volas esti aŭ ŝajni mo-
ralaj, etikaj… Sed, ĉu tio estas tiele? En nia burĝa, Okci-
denta socio, la reĝoj, kie ili ankoraŭ ekzistas, jam ne havas
la povon indulgi koruptulojn, sed daŭre estas suvereno(j)
kiu(j) povas indulgi aŭ kondamni la korupton. La suverena
rolo nuntempe apartenas al la popolo. La popoloj, la kolekti-
voj, naciismaj aŭ sociklasaj, indulgas aŭ kondamnas la ko-
ruptitojn laŭ siaj interesoj kaj inklinoj. Tiorilate ni vidu
kiel la katalunistoj pardonis Jordi-Pujol-on pri ĉi ties respond-
econ je la afero de la Kataluna Banko, aŭ kiel la partianoj de
la Socialista kaj la Populara Partioj kondamnas la korupt-
ulojn de la kontraŭa partio dum indulgas la proprajn.
Sed ni ne eniru ankoraŭ en korupt-aferojn kiuj devos estis
tratataj per sekvonta numero de la revuo. Ni revenu al la etapo
pritraktita per la unua ĉapitro de nia raporto, t. e. «Antaŭ la 19-a
jarcento», kaj konstatu ke ekde difinita momento komencis
ŝanĝiĝi la posedanto de la suvereneco. Ĝenerale, oni konsi-
deras la Francan Revolucion de 1789-1799 kiel la signon de
tiu ŝanĝo, sed tiu Revolucio havis siajn antaŭaĵojn, kaj en
Hispanio oni povas konsideri antaŭsignon de la ŝanĝo de
suvereneco la fakto ke en la t. n. Militon pri Sukcedado
(1701-1713) du reĝoj devis konkuri por la hispana trono, kaj
ili bezonis apogon de la hispanaj popolaj kolektivoj, la regio-
noj, ne nur la nobelaro kiel en la kazoj de antaŭaj inter-
reĝaj konkuroj. Tiele ni vidis ke en la hispana Milito pri
Sukcedado, la burbona pretendanto devis alpreni central-
ismajn poziciojn kiuj garantius al li la apogon de la kastilianoj
ĝenerale kaj ĉefe de la madridanoj, dum la habsburga pre-
tendanto devis sin apogi sur periferiaj, foruaj regionoj. Re-
sume, la popoloj komencis aŭdigi sian voĉon en la his-
torio, kaj en la prihistoriaj libroj respeguliĝis tio.
179