Page 23 - heleco
P. 23

iom da tempo en la insulo Hispaniolo kiel ŝtatoficisto kaj poste adresiĝis al Sank-
            ta Domingo. En 1511 li partoprenis en la ekspedicio de Diego Velázquez en la
            konkero de Kubo. En Kubo li rolis dum iom da tempo kiel urbestro de iu muni-
            cipo. Sed li emis al pli ambiciaj celoj. En tiu medio, kie li interrilatis kun aliaj

            ambiciuloj, li gajnis al si potencajn amikojn kaj malamikojn. Fakte, la cetero el
            lia vivo estis plena je aventuroj de malkovro kaj konkerado de novaj teritorioj por
            Kastilio kaj je konfliktoj kun liaj personaj malamikoj. Kompreneble, la tasko de
            la konkerantoj estis la milito, la masakrado de indianoj. Hernán Cortés distingiĝis

            pri krueleco inter tiuj kruelaj kaj rab-avidaj ambiciuloj de la konkeranta medio.
            En 1519 li komandis 11 ŝipojn kun pli ol kvincent soldatoj kaj batalis kontraŭ la
            indiĝenoj en kelkaj lokoj de la meksikia teritorio. Kun lia trupo, li daŭre trairis
            teritorion ankoraŭ ne kaptitan kaj ekloĝis en meksikia urbo kvazaŭ fortikaĵo,

            kaj daŭre esploris la zonon kaj venkis la indiĝenojn kiuj frontis ilin. La hispanoj
            ricevis multe da riĉeco de la indianoj, foje kiel bonvena signo kaj foje pensante
            ke ilia teritorio ne estos konkerita. La milita supereco de la hispanoj, kaj de ĉiuj
            eŭropanoj ĝenerale en Ameriko baziĝis sur la posedo de rimedoj kiuj mankis al

            indiĝenoj; ĉi tiuj ne konis la feron kaj ne posedis ĉevalojn. Cortés ankaŭ profitis
            siafavore la kverelojn inter la indianaj triboj. Li sukcesis regi la plej grandan par-
            ton de la meksika teritorio.
            Alveninte al la azteka ĉefurbo regata de Moctezuma, la hispanaj trupoj instaliĝis

            tie kaj kaptis la reĝon. Kiam ĉi tiu mortis la aztekoj atakis la hispanojn kaj ĉi tiuj
            suferis  malvenkon  kaj  devis  eskapi  el  la  urbo  dumnokte.  Krome  poste  Cortés
            devis alfronti hispanajn trupojn senditajn kontraŭ li de lia persona malamiko Diego
            de Velázquez, reganto de Kubo. Post venki ilin, Cortés aliĝis al si tiujn hispanajn

            soldatojn por repreni la atakon al la azteka ĉefurbo, tiam regata de Guatemoc. La
            fina  konkero  de  la  tuta  meksikia  teritorio,  atingita  post  ega  masakrado  de la
            azteka  loĝantaro  far  la  trupoj  de  Hernán  Cortés,  konstituis  kolosan  gajnon  por
            Kastilio kaj la imperiestro Karolo. Ĉi tiu ordonis al Cortés reveni en Hispanion

            por respondi pri akuzoj faritaj kontraŭ li. Hernán estis absolvita de la tribunalo
            kaj la imperiestro eĉ aljuĝis al li iun nobelan titolon kaj permesis al li reveni en
            Amerikon por daŭrigi la konkeradon de teritorioj. Tamen Cortés neniam atingis
            ke oni asignu al li la vic-reĝadon de iu teritorio, kio estis lia plej kara revo. Kun

            tia elreviĝo li mortis poste en Hispanio estante 61-jara.
            La historio de Francisco Pizarro estis iome simila en kio koncernas al ambicio,
            perforto, rabemo, aŭdaco kaj konkurado kun aliaj hispanaj konkerantoj. Li estis
            filo de iu infanteria kolonelo de la armeo kiu estis batalinta en Napolio subgvide

            de la Granda Kapitano. Oni scias ke certe li estis preskaŭ seneduka kaj analfabeta.
            Kiam la sciigo de malkovro de la Nova Mondo alvenis al Hispanio, li estis en
            Seviljo kaj li enŝipiĝis por la Nova Mondo en la jaro 1509 kaj partoprenis en
            ekspedicioj de esplorado kaj konkero subkomande de gravaj konkerantoj kiaj

            Alonso de Ojeda, Vasco Nuñez de Balboa kaj Pedro Arias de Ávila, kaj intervenis
            en la disputoj kaj kvereloj estiĝintaj inter tiuj kapitanoj. Ambiciulo kia li estis,

                                                              23
   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28