Page 24 - heleco
P. 24
en 1522 li aranĝis sian propran ekspedicion en asocio kun Diego de Almagro
kaj la pastro Hernando de Luque celante eksplori kaj konkeri en SudAmeriko. La
kunsocianoj interakordis kune konkeri kaj egale dispartigi inter si la riĉan impe-
rion kiun ili celis kapti. Ilia ekspedicio progresis suden laŭ la okcidenta mar-
bordo de Suda Ameriko, sed ne atinginte la esperitan sukceson kaj profiton, plej-
parto el la ekspedicianoj ne kuraĝis sekvi antaŭen. Pizarro, restis dum monatoj
en eta insulo kun nur dektri sekvantoj, sen ŝipo kaj sen provizaĵoj. Sed ilia obstino
fine donis frukton: ili atingis ian scion pri la inkaa perua imperio.
Ĉar la hispanaj aŭtoritatoj de Panamio ne kuraĝis entrepreni la mision konkeri
tiun imperion, Pizarro decidis rekte peti helpon al la reĝo, kaj tiucele al li revenis
en Hispanion en 1528. La imperiestro Karolo la 5-a nomumis lin vicreĝo kaj arme-
estro de provinco en la zono, distance proksimume milon da kilometroj el la nov-
malkovrita teritorio. Al liaj kunsocianoj, tamen, oni asignis malgravajn taskojn kaj
rangon. En la daŭro de ses monatoj Pizarro devis pretigi ekipitan forton de ducent
kvindek militistoj, kaj oni rajtigis lin elpreni plian centon el la kolonioj. Eĉ sen
atingi sufiĉe da volontuloj, li kuraĝis entrepreni la mision kaj reenŝipiĝis destine
al Ameriko. Poste lia frato Hernando unuiĝis al li kun kromaj aventuristoj. La eks-
pedicio eliris el Panamio fine de 1531. En la inkaa urbo Kajamarca, Pizarro ren-
kontis la plejsuperan reĝon Atahualpa, kaj tuj estiĝis batalo en kiu la hispanoj ama-
se mortigis la indianan armeon kaj eĉ kaptis la reĝon mem. Pizarro kondutis tiele
same kruele kaj malhoneste kiel Hernán Cortés en Meksikio. Jam ni klarigis la
kialon de la milita supereco de la hispanoj sur la armeoj de la indianoj. Konker-
inte la inkaan imperion, ĉar la ĉefurbo Kuzko estis tro malproksime de la maro
por taŭgi kiel hispana ĉefurbo de Peruo, Pizarro fondis la novan urbon, Limo,
komence de 1535. La sekvaj jaroj estis signitaj de la konfliktoj de malakordo
inter Pizarro kaj Almagro pri la limoj inter las respektivaj teritorioj kiujn ili
estis konkerinte. Almagro estis venkita kaj mortigita en 1538; sed liaj partianoj
poste konspiris kaj murdis Pizarro-n en 1541. Tiuj konfliktoj inter la hispanaj
konkerintoj kaj regantoj en Ameriko estis tre oftaj; verdire temis pri kvereloj
propraj de bandoj je gansteroj, kio ili reale estis.
Krom tiu gansterismo kaj koruptado de la koloniisma imperio de Karolo la 5-a, an-
kaŭ en la kortego estis la kutima koruptado de la funkciuloj kiuj profitis sian pos-
tenon por pliriĉiĝi pli malpli eksterleĝe. En la kazo de tiu imperiestro la afero
komplikiĝis pro la fakto ke la landa administrado ne ĉiam koincidis kun la kort-
ego ĉar ĉi tiu ne havis fiksan lokon. Dum la tuta daŭro de la reĝado de Karolo li
estis senĉese vojaĝante de iu loko al alia de lia ampleksega regnaro. Li heredis el
ĉiuj liaj geavoj ampleksajn regnojn kun malsamaj kutimoj, lingvoj, leĝoj… kaj kro-
me en tiu epoko ekestis la Reformo, krome kun kamparanaj revolucioj, en iuj el
liaj regnoj. Resume, la ensemblo de la ŝtatoj kiujn li devis regi konstituis afe-
ron malfacile demarŝeblan eĉ por geniulo de la politiko, kia li ne estis. La plej
saĝa decido de li prenita estis abdiki en 1555, kiam li estis 55-jara, kaj retiriĝi
al iu monaĥejo por pasigi tie, en trankvila etoso, la lastajn tri jarojn de sia vivo.
24