Page 25 - heleco
P. 25

Lia filo Filipo la 2-a ne heredis ĉiujn posedaĵojn de sia pa-
            tro. Germanio kaj Aŭstrio restis for de lia zorgado, sed Fili-
            po iĝis suvereno de Kastilio (kiu inkluzivis la amerikajn te-
            ritoriojn), Aragonio (kiu inkluzivis la italajn reĝlandojn Sar-

            dio, Napolio kaj Sicilio), Burgonjo (Nederlando, Luksembur-
            gio kaj Franĉ-Konteo) kaj la duklando Milano. La kolonia
            imperio de Kastilio en Ameriko estis tiam en plena ekspan-
            sio. Krome dum la reĝado de Filipo la 2-a aldoniĝis al liaj

            dominioj Filipinoj kaj aliaj lokoj en Azio, kaj li sukcesis
            havigi al si ankaŭ Portugalion kun ties ankaŭ disvastiĝanta
            kolonia imperio en Ameriko, Azio kaj alie. Krome li aspiris
            ankaŭ kapti la politikan povon en Anglio, kiu baldaŭ entre-

            prenus konkeri sian propran kolonian imperion.
            Ni pritemos la kazon de  la plej fama el la sekretarioj  aŭ
            ministroj de la reĝo Filipo: Antonio Pérez. Li estis filo de la
            pastro Gonzalo Pérez kiu estis sekretario pri ŝtataj aferoj de

            la imperiestro Karolo kaj poste ankaŭ dum la komenca eta-
            po de Filipo. Gonzalo Pérez mortis en 1566 kaj lia filo Anto-
            nio estis nomumita ministro unu jaron poste, kvankam liaj
            funkcioj reduktiĝis kompare kun tiuj de lia patro, trans-

            prenante nur atlantikajn aferojn (Nederlando, Francio, Angl-
            ujo kaj Germanio). Per sia sekretariejo en la Konsilio de
            Kastilio li ankaŭ havis aliron al la interna korespondado.
            Sed aliaj funkcioj, kiel la Mediteraneaj aferoj estis asignitaj

            al aliaj ministroj.
            Dum liaj unuaj dek jaroj kiel sekretario, Antonio Pérez havis
            grandan influon sur la reĝo, kiu kutime sekvis liajn konsilojn,
            agnoskante  lian  inteligenton  kaj  konon  pri  ŝtataj  aferoj.

            Ĉi tiu reĝa konfido utilis al la lerta ministro por atingi pli
            da potenco kaj, kiel la plej multaj el siaj samtempuloj, riĉ-
            igi sin en sia pozicio. Post la morto de la princo de Éboli,
            alia tiama influa ministro, en 1573, Antonio Pérez komencis

            sian asocion kun Ana de Mendoza de la Cerda, princino de
            Éboli, kio estis tre utila por Antonio plibonigante lian ri-
            laton kun la aristokrataro, kaj kio alportis financan  profiton
            al  ambaŭ.  Antonio  Pérez  malkaŝis  ŝtatajn  sekretojn  al  la

            princino kaj ambaŭ kune trafikis registarajn informojn. Kon-
            traŭ li estis la duko de Alba, la familio Álvarez de Toledo kaj
            la grafo de Barajas.
            Dum la regado de Johano de Aŭstrio en Nederlando, Antonio

            Pérez kaj liaj aliancanoj konsilis al la reĝo interakordi pa-
            con kun la ribeluloj kaj invadi Anglujon, konsilo, kiun la

                                                              25
   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30