Page 26 - heleco
P. 26
reĝo ignoris momente ĉar li ne konsideris sin preta por tia invado. Pro nekon-
ataj kialoj, Antonio Pérez ludis kun la jam streĉaj rilatoj inter Filipo la 2-a kaj lia
frato Johano de Aŭstrio kaj prezentis ĉi ties asertojn pri Anglujo antaŭ la okuloj
de la reĝo kiel konspiron. En 1578, Juan de Escobedo (la sekretario de Johano
de Aŭstrio) alvenis al la Kortego por klarigi al la reĝo la pozicion de sia majstro,
kiu povus malkovri la falsaĵojn de Antonio. Pro tio, ĉi tiu atribuis al Escobedo la
ambiciojn de Johano kaj konsilis al la reĝo malaperigi lin. Ŝajnas ke la reĝo
konsentis ke Escobedo estu likvidata. Antonio Pérez malsukcesis je iu provo de
venenado, sed poste li dungis grupon de murdistoj, kiuj mortigis Escobedo-n
en Madrido en marto de 1578. Disvastiĝis onidiro pri la partopreno de Pérez en
tiu murdo, sed Filipo la 2-a komence provis protekti la sekretarion, eble pro sia
propra kulpo, sed kiam lia frato Johano mortis kaj liaj dokumentoj alvenis al
Madrido, li malkovris la komploton kaj mensogojn de Antonio Pérez, rimark-
ante, ke lia frato ĉiam estis lojala. Konsiderante sin perfidita, la reĝo komencis
malfidi la asocion de Antonio Pérez kaj la princino de Éboli, kaj suspektis pri
komerco je ŝtataj sekretoj.
En julio de 1579, Antonio Pérez estis apartigita el siaj funkcioj en la kortego kaj
la princino de Éboli estis enŝlosita en sia propra palaco en Pastrana, kie ŝi pas-
igis la ceteron de sia vivo. Poste, la familio kaj amikoj de Eskobedo, sukcesis ke
oni arestu Antonion en 1585 pro akuzoj pri trafiko de sekretoj kaj koruptado
(por ne mencii murdon); li estis trovita kulpa kaj kondamnita al du jaroj da mal-
liberejo kaj grandega monpuno. En 1590 li nur sub torturo agnoskis sian parto-
prenon en la murdo de Escobedo.
En aprilo 1590, helpita de sia edzino, Juana Coello, Antonio eskapis el sia prizono
en Madrido kaj fuĝis al Zaragozo, kie li akiris la protekton de la foruoj. En la
Regno de Aragonio li atingis la apogon de pluraj membroj de la malalta nobel-
aro. Filipo la 2-a faris akŭzon antaŭ la Aragona Justico kontraŭ Antonio Pérez
pri murdo de Escobedo, trafiko de ŝtataj sekretoj kaj eskapo el malliberejo. Sed
poste, malespera pro la lanteco de la aragona justico, la reĝo faris kontraŭ
Antonio akuzon kiu koncernus al la Inkvizicio. Antonio Pérez estis translokita
en la malliberejon de la Inkvizicio, sed liaj defendantoj organizis ribelon en
Zaragozo. Post pluraj prizonaj translokigoj, liaj subtenantoj liberigis lin, rezultig-
ante krizon en Aragonio pro la defendo de la foruoj. En oktobro 1591 Filipo la
2-a sendis armeon al Zaragozo. Kiam Juan V de Lanuza, Plejalta Juĝisto de
Aragonio, estis ĉe la avangardo de la protestoj, li estis arestita kaj ekzekutita
sen antaŭa avizo, kio ĉesigis la ribelon. Antonio Pérez fuĝis for de la dominioj
de Filipo la 2-a, por resti en ekzilo ĝis sia morto en 1611.
La kazo de Antonio Pérez estis notinda ekzemplo de la koruptado de la politik-
istoj de tiu epoko, sed tute ne estis izolita kazo. Plejmulte el la vicreĝoj, minis-
troj kaj ceteraj altranguloj profitadis sian postenon por pliriĉiĝi kiel eble plej.
Ne nur la alt-rangaj sed ankaŭ la mez-rangaj kaj la malalt-rangaj funkciuloj klopod-
adis eltiri profiton el siaj ŝtataj oficoj. Tion iome respegulas la fama tiama verko
26