Page 27 - heleco
P. 27
Donkiĥoto, en la teksto-peco pri la galeruloj. Kiam Donkiĥoto demandas al tiuj
katenitaj homoj la kialon de ilia malliberiĝo, unu el ili respondis:
—Mi pasos kvin jarojn en la plej moŝtindaj moŝtoj, la gurapas, ĉar mankis al mi
dek dukatoj.
—Mi volonte donus dudek por eltiri vin el ĉi tia sorto.
—Tio —respondis la galerulo— igas min pensi pri homo, kiu kun mono meze de la
oceano mortas je malsato, ĉar li ne trovas lokon, kie li povus aĉeti kion li bezonas.
Mi diras tion, ĉar, se mi havus siatempe la monon nun proponitan de via moŝto, mi
estus ŝmirinta per ĝi la plumon de la aktisto kaj vigliginta la ruzon de la prokuroro,
tiel, ke hodiaŭ mi troviĝus en la placo Zocodover de Toledo, ne sur ĉi vojo kaj ligita
kiel levrelo. Sed Dio estas granda; kaj nur paciencon oni bezonas.
La gurapas, al kiu oni kondamnis tiun ulon estis la galeroj. Nu, li ne povis liber-
iĝi el tia destino ĉar mankis al li mono por aĉeti la favoron de la notario kaj la
prokuroro. Cervanto, la aŭtoro de tiu verko, bone konis la korupton ekzistantan en
la malaltaj ŝtupoj de la administracio. Li mem pasigis tri monatojn en malliber-
ejo en Seviljo akuzita esti alpropriiginta al si publikan monon dum la plenum-
ado de sia funkcio kiel impost-kolektisto. Tri monatoj da malliberiĝo ŝajnas leĝera
puno pro rabado al la ŝtata fisko; eble li disponis je kelke da dukatoj por ŝmiri
la manon de la justicaj funkciuloj.
La enprizoniĝo de Cervanto daŭris de septembro ĝis decembro de la jaro 1597.
Ĝuste unu jaron poste, en decembro de 1598, mortis la reĝo Filipo la 2-a kaj heredis
la tronon de la hispana imperio lia filo Filipo la 3-a. Tiam komenciĝis la etapo de
koruptado de ministro pli monavida ol Álvaro de Luna. Temas pri Francisco Gómez
de Sandoval-Rojas y Borja, markizo de Denia kaj grafo de Ampudía, pli konata
laŭ lia titolo Duko de Lerma, kiun aljuĝis al li Filipo la 3-a. Tiu nobelo estis eduk-
ita en la kortego de Filipo la 2-a, kie lia familio ĝuis egan influon. Lia patrina
avo estis Sankta Francisco de Borja, kio signifas ke inter lia praularo estis la reĝo
Ferdinando de Aragonio kaj la papo Aleksandro la 6-a. Li estis la plej potenca
homo dum la reĝado de Filipo la 3-a. Li fariĝis ege riĉa tial ke li sciis profiti
influon, korupton kaj vendon de publikaj oficoj. Pro lia pozicio kiel la ministro
de la reĝo, li iĝis la plej proksima kaj influa homo sur la monarko, eĉ igante lin
transdoni la Kortegon de Madrido al Valadolido (1601). La duko estis antaŭe akir-
inte, je malalta prezo, terenojn kaj konstruaĵojn en tiu urbo, do la translokigo de
la kortego igis plialtiĝi la prezo de tiuj propraĵoj ĉar la korteganoj bezonis instal-
iĝi tie, kaj la duko akiris egan gajnon vendante tiujn nemoveblaĵojn, kiel tiu nom-
ata Huerta de la Ribera, vendita al la reĝo mem. Li ankaŭ estis aĉetinta la palacon
de Francisco de los Cobos, kiun li ankaŭ vendis al la reĝo kaj kiu estis konvertita
en reĝan palacon.
Verdire, la duko de Lermo neniam intencis tute forlasi Madridon; ĉio estis an-
ticipe preparita. Dum la kvin jaroj kiam la kortego estis en Valladolido tre mal-
altiĝis la prezo de la palacoj en en Madrido. La lerta duko profitis la okazon por
investi monon aĉetante tiujn konstruaĵojn. Laŭ konservitaj dokumentoj oni scias
ke jam en 1603 okazis iuj manovroj kaj interkonsentoj inter la urbestro de Madri-
27