Page 28 - heleco
P. 28
do kaj la duko. La reveno de la kortego de Filipo la 3-a al
Madrido en 1606 fariĝis ankaŭ per la influo kaj konsiloj de
la Plejalta Ministro. Ĉi tiu povis vendi altekoste tiujn ne-
moveblaĵojn.
La potenco de la duko de Lerma estis enorma: li administris
la reĝan sigelon kiel Pleajalta Majordomo de la Reĝo. Fakte,
estis li kiu vere regis la hispanajn regnojn kun ĉiuj ties kolo-
nioj, kaj kiu mem prenis ĉiujn politikajn decidojn inter 1599
kaj 1618. La plej gravaj okazaĵoj de lia mandato estis en 1609
kun la subskribo de la armistico kun Nederlando kaj la elpelo
de la maŭra loĝantaro el Hispanio.
La Reĝino Margarita, edzino de Filipo la 3-a, ne estis favora
al la misuzoj kaj influo de la duko de Lerma, kaj estis ankaŭ
multaj malkontentaj konsilistoj. Estis enketo pri la financoj
(aŭda procezo), kiu malkovris la reton de korupteco kaj mal-
regulaĵoj. Komencis fali kulpuloj kaj implikitoj, interalie,
la favorato de la duko, Rodrigo Calderón de Aranda, grafo
de la Oliva de Plasencia, ekzekutita en la Plejgranda Placo
de Madrido en 1621, komence de la reĝado de Filipo la 4-a.
Pro la premo estiĝinta kontraŭ la reĝimo, kaj la danĝero kiu
minacis lin, la duko de Lerma aplikis strategion kiu savus
sian vivon: li petis de Romo la ĉapelon de kardinalo, donita
al li en 1618, samtempe ke la reĝo permesis al li retiriĝi al
siaj posedaĵoj en la urbo Lerma. Li mortis en 1625, retiriĝ-
inta el la publika vivo. Kiam oni aljuĝis al li la rangon de
kardinalo, famiĝis en Madrido kopleto diranta: Para no morir
ahorcado, el mayor ladrón de España, se viste de colorado (Por ne
morti pendumita, la pleja hispana rabisto iĝas ruĝ-vestita).
Iuj historiistoj pretendas ke tiu famo pri la korupteco de la
duko de Lerma ne alĝustiĝas al la realo. Ili konsideras ke la
duko estis viktimo de komploto, reĝisorita de Gaspar de Guz-
mán y Pimentel, grafo-duko de Olivares, de Luis de Aliaga, ara-
gona dominikano nomumita konfesanto de la reĝo sub la in-
fluo de Lerma, kaj de ĉi ties propra filo, la duko de Uceda, kiu
ambiciis anstataŭi sian patron kiel reĝa favorato. Kompren-
eble, ni ne povas esti certaj rilate al io pri kio la historiistoj
polemikas, sed evidentas ke, ĉu veras la korupteco de la
duko de Lerma aŭ la komploto kontraŭ li, ambaŭ aferoj mal-
favore atestas pri la hispanaj politikistoj de la epoko. Kaj
ĉiukaze, ambaŭ teorioj povas esti veraj; ne estas kontraŭ-
diro inter ili, sed vera kongrueco.
28