Page 29 - heleco
P. 29
Iu grava merito kiun oni devas agnoski al la duko de Lerma
estis ke dum sia regado li klopodis teni la landon (la egan
hispan-portugalan imperion) for de militaj konfliktoj. Li metis
finon al la milito kun Nederlando, heredita el la antaŭa reĝ-
ado, kaj ne iniciatis aliajn militojn. Tiutempe en Hispanio,
ekzistis inter la politikistoj ega kontraŭdiro pri tiu temo.
Kontraŭ la partio de la paco, estrita de Lerma, poziciiĝis
la partianoj de la milito: konkeremaj militistoj, financistoj
kiuj pliriĉiĝas investante en militajn aferojn: pruntedonante
monon al la regantaro, provizante la armeojn… La plej
elstara figuro de tiu partio de la milito estis la duko de
Osuna. Li estis, dum la reĝado de Filipo la 3-a, vic-reĝo unue
en Sicilio kaj poste en Napolio. Ekde ĉi-lasta posteno li or-
ganizis, proprainiciate, komploton kaj militan operacion por
kapti Venecio-urbon kaj konkeri ĉi ties respublikon por His-
panio. En tiu operacio kunlaboris kun li kiel diplomato kaj
spiono la fama verkisto Francisco de Quevedo. La operacio tute
kontraŭis la politikon deciditan en Madrido, do Osuna trafis
en malfavoron en la hispana kortego, estis elpostenigita, pro-
cesita kaj enfermita en malliberejon, kie fine li mortis.
Fine de la reĝado de Filipo la 3-a, la situacio estis ŝanĝiĝ-
ante en Hispanio. Kiel dirite, la duko de Lerma retiriĝis
senhonore, kaj baldaŭ poste mortis la reĝo. Lia sukced-
into, Filipo la 4-a, havis sian propran favoraton: Gaspar de
Guzmán y Pimentel Ribera y Velasco de Tovar, grafo de
Olivares. La titolo ampleksiĝis poste al «grafo-duko de
Olivares» kiam la reĝo aljuĝis al sia ministro dukecan ran-
gon. Olivares havis saman povon kiel havis Lerma dum la
antaŭa reĝado. Kaj komence li ĝuis eĉ la popolan favoron
tial ke la nova registaro entreprenis purigadon de la korupt-
uloj de la ŝtata administracio. Kiel dirite, estis punmortig-
ita la favorato de Lerma, Rodrigo Calderón de Aranda,
grafo de la Oliva de Plasencia.
Neniu povus akuzi Grafo-Dukon de Olivares je koruptado,
sed lia regado estis ruiniga por Hispanio pro aliaj kialoj. Li
baldaŭ sin vidis implikita en la dinamiko de la milito kiun
postulis potenca partio de la hispana nobelaro kaj kiun trudis
la situacio mem de Hispanio kiel unuaranga potenco en la
mondo. Dum la periodo inter 1621 al 1643, kiam li regadis
la hispanan imperion kiel favorato de Filipo la 4-a, li ne
povis entrepreni la gravajn reformojn de la administracio
29