Page 30 - heleco
P. 30

kiujn li elpensis ĉar li devis atenti pri la gravaj konfliktoj kiuj denove prezentiĝis
       al Hispanio en Eŭropo, ĉefe en Nederlando. Krome tiu periodo de la regado de
       Olivares koincidis ene de la daŭro de la 30-jara Milito (1618-1648) kiu tiom
       efikis sur Germanio kaj Aŭstrio regataj de la habsburga dinastio, same kiel His-

       panio. Nia lando ne povis resti for de tiu konflikto. Estis kelkaj gloraj batalaj
       venkoj en tiuj militoj, sed la fina rezulto estis ke la hispana monarkio perdis
       teritoriojn en  Nederlando, kaj krome  definitive disiĝis  Portugalio kun  ties  ega
       kolonia imperio. En la fina etapo de la regado de la grafo-duko estiĝis ankaŭ

       milita  konflikto  en  Katalunio;  post  pluraj  malvenkoj  de  la  reĝaj  trupoj  en  tiu
       regiono, Katalunio estis fakte sendependa dum dek jaroj (1642-1652).
       Sed ekde 1643 jam ne plu okupiĝis pri la aferoj de la regno la grafo-duko de
       Olivares. Liaj politikaj malamikoj sukcesis apartigi lin el la reĝa favoro, kie li es-

       tis anstataŭita de lia nevo la duko de Haro. Dum la regado de Olivares ĉi ties hav-
       aĵo tute ne kreskis, sed tute male, ĝi malboniĝis tial ke li malatentis ĝin por plen-
       dediĉiĝi al la servo de la regno. Sed tio ne signifas ke malaperis la koruptado en la
       sferoj de la ŝtata administracio aŭ ke ĉi ties funkciado pliboniĝis tiorilate. Oni

       povas konstati tion legante la pikareskajn verkojn de tiu epoko, konkrete iujn teks-
       tojn de Francisco Quevedo, «La sonĝoj» kaj «La Buscón Pablos», kiuj priskribas la
       tiaman socion. Quevedo mem estas interesa kaj pitoreska specimeno de la politikaj
       aktivuloj de la epoko.  Ni jam  menciis ke li agadis  kiel diplomato kaj spiono

       serve de la duko de Osuna en tiu stranga venecia konspiro favore al Hispanio sed
       kontraŭ la politiko de la tiama registaro de Hispanio. Quevedo saviĝis el la purig-
       ado de la partianoj de Osuna, kaj ĉar poste baldaŭ estiĝis en la hispana kortego
       pli favoraj kondiĉoj por la partianoj de la milito, li sin metis serve de Olivares kiel

       spiono kaj politika konspiranto. Tiutipa agado, pro sia propra naturo, estas sekre-
       ta, do, ankoraŭ nuntempe la historiistoj ne havas klaran scion pri la operacioj en
       kiuj li intervenis kaj la rolo kiun li ludis en ili. Estas konate ke fine li estis enkar-
       cerigita laŭordone de Olivares. Oni spekulacias kun la teorio ĉu Quevedo perfidis la

       hispanan ĉefministron kaj sin metis serve de Richelieu en iu el tiuj komplikaj intri-
       goj de la epoko. Konante la politikan idearon de Quevedo, bone respegulitan en
       lia verkaro, ne estas verŝajna tiu teorio de perfido lia favore al fremda potenco.
       Pli kredebla estas la ebleco ke li estus aginta proprainiciate en iu ajn afero pri kiu

       li malkonsentus kun la vidpunkto de la favorato.
       Ĉiukaze, eĉ se la temo estas sufiĉe interesa kaj fascina, ĝi falas for de la celo de nia
       raporto, kiu estas tiu de la koruptado en Hispanio. La nova ĉefministro, Ludoviko
       de Haro, sukcesis solvi kelkajn el la problemoj hereditaj de Olivares, kiel tiu de

       Katalunio, sed male ol en la kazo de lia onklo, lia havaĵo ne malboniĝis, sed tute
       male, dum lia regado. Sed por troviĝi antaŭ alia skandala kazo de korupta ĉef-
       ministro, ni devas priatenti la sekvintan reĝadon, tiun de Karolo la 2-a, filo de Fili-
       po la 4-a. Kiam ĉi lasta mortis, en la jaro 1665, estis pasintaj kvar jaroj ekde la

       morto de la efika ministro Ludoviko de Haro, kaj la princo Karolo estis infanaĝa
       (10-jara). La reĝo Filipo timis ke lia alia filo, la bastarda Juan José de Austria, tiam

                                                         30
   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35