Page 31 - heleco
P. 31
34-jara, estus perturba elemento dum la neplenaĝo de la ju-
na Karolo. Tial li dispoziciis per sia testamento ke la reĝino
Mariana de Habsburgo rolu kiel regentino akorde kun la
Ŝtata Konsilantaro ĝis la plenaĝo de la filo de ambaŭ.
El la 29 bastardaj idoj de Filipo la 4-a, Juan José estis la
sola kiu ricevis oficialan agnoskon. Dum la jaroj 1647 al
1661 li plenumis, laŭ ordonoj de sia patro, kelkajn politi-
kajn kaj militistajn misiojn; interalie, li komandis la armeon
kiu metis finon al la ribelo de Katalunio, dum la regado de la
duko de Haro. La gravaj postenoj kiujn li okupis vekis lian
ambicion. La reĝino sentis egan antipation al tiu bastardo
kaj atingis ke la reĝo forigu lin el la kortego kaj ekzilu lin
al Consuegra. Post la morto de Filipo, lia vidvino profitis
sian rolon de regentino por plirangigi ŝian konfesprenanton,
la aŭstra jezuito Juan Everardo Nitard. Ĉi tiu rolis kiel
fakta privato aŭ ĉefministro dum tri jaroj. Al Juan José de
Austria ne rezultis malfacile forpeli tiun fremdan entrudulon
kiu, cetere, ne estis lerta politikisto. Al la hispanoj ne plaĉas
la fremdaj regantoj, kaj la opono al li igis kreski la popolan
apogon al la reĝa bastardo. Okaze de serioza ribelo kontraŭ
li, Nitard rezignis sian postenon kaj ekziliĝis.
La reĝino Mariana ne povis eviti la falon de ŝia konfespren-
anto sed ŝi plu manovris por bari la aliron de Juan José de
Austria al la politika potenco. Ŝia sekva mispaŝo estis pro-
mocii ulon el ŝia interna rondo, konkrete, la edzon de unu el
ŝiaj damoj. La ulo, Fernando Valenzuela, estis humil-devena,
ne nobelo, kio altiris al li la malaprecon de la kortega nobel-
aro. Kiel politikisto li ne estis malpli taŭga ol Nitard, eble
male, sed li estis pli ruza kaj lerta ol la jezuito por la kort-
egaj maĥinacioj. Dum la regado de Nitard li rolis kiel kon-
fidenculo de tiu ministro kaj de la reĝino, por informi ilin,
kvazaŭ spiono, pri la intrigoj de la kortego. Lia plirangiĝo
estis iompostioma; komence li rolis kvazaŭ sekretario de
la regentino por demarŝi ĉi-ties korespondadon kun Nitard,
en 1671 li estis nomumita kavaliro de la ordeno de Sankta Ja-
kobo kaj enkondukanto de ambasadoroj, en 1674 oni aljuĝis
al li la postenon de Konsiliano pri Italio, la sekvan jaron li
estis nomumita markizo de San Bartolomé de Villasierra,
poste li estis ankaŭ kapitan-generalo de Granado kaj fine, jam
post la atingo de la leĝa plenaĝo de la reĝo Karolo, ĉi tiu, kon-
silita de sia patrino, igis lin reĝa sekretario kaj asignis al li la
plej altan nobelan rangon en la lando: “Hispana Grandulo”.
31