Page 32 - heleco
P. 32
Sed tiu oficiala laŭgrada plirangigo de Valenzuela ne respegulis la realan situacion;
fakte, li estis vera favorato dum tiuj sep jaroj kaj regadis kiel ĉefministro. Kaj li
lerte profitis la situacion por pliriĉiĝi pere de vendado de publikaj oficoj. Estis
multaj “interesaj” postenoj en la administracio de la granda kolonia imperio, en
Hispanio mem, en la italaj dependantaj regnoj kaj aliaj lokoj. La plejalta reganto
povis elekti por tiuj oficoj kaj postenoj siajn amikojn, aŭ simple vendi ilin. Tio
kio igis “interesaj” tiujn postenojn estis la fakto ke iliaj posedantoj povis siavice
pliriĉiĝi ankaŭ ili. La koruptado, do, fluis de supre al malsupre kaj estis ĝenera-
la. Valenzuela ne kreis tiun sistemon, sed li sciis profiti ĝin tiom efike kiom estis
same farinte la duko de Lerma.
Sed Valenzuela estis plebo-devena, la aristokrataro konsideris lin parvenuo. Elekt-
inte lin, la reĝino Mariana atingis ĝuste malan rezulton ol ŝi celis. Aldoniĝis al la
partio de Juan José de Austria multaj nobeloj kiuj, en aliaj cirkonstancoj, neniam
estus farinte tion. Ĉiuj granduloj kaj la plej altaj korteganoj konspiris kontraŭ la
fiera favorato. La reĝa bastardo, Juan José, ĝuis la apogon de la tuta lando kiam li
entreprenis ion kio povas esti konsiderata kiel militista puĉo kaj eniris en Madri-
don komandante trupojn favoraj al li. La 25-an de decembro de 1676, vidante sin perd-
ita, Valenzuela fuĝis al la Eskorialo, en kies monaĥejo li estis arestita la sekvan 22-an
de januaro. Li estis juĝita kaj kondamnita al la perdo de liaj titoloj kaj posedaĵoj,
kiuj valoris 10 milionojn da realoj, kaj ekzilita al Filipinoj. Post enklostrigi la reĝ-
inon Mariana en monaĥinejon, por ke ŝi ne influu sur sian tro influeblan filon, Juan
José de Austria povis roli kiel ĉef-ministro de la reĝo, lia frato, dum la lastaj tri
jaroj de sia vivo. Kiam li mortis en 1679 li lasis aranĝita la edziĝon de Karolo la
2-a al iu franca princino.
Jes, la unua edzino de Karolo la 2-a estis francino, María Luisa de Orleans, nevino de
la franca reĝo Ludoviko la 14-a kiu tiom multe estis farinte por forpreni teritoriojn
de la hispana krono (la perdo de Luksemburgo okazis dum tiu reĝado). Tiu hispa-
na reĝino mortis pro apendicito 10 jarojn poste sen esti naskinta unu heredonton por
la krono. La dua edzino de la hispana reĝo estis Mariana de Noeburgo, bofratino
de la germana imperiestro. Estas altsignife la fakto ke ambaŭ edziĝoj de la reĝo
Karolo rilatis al la eŭropaj potencoj kiuj, fine de lia reĝado permilite konkuris por
lia heredaĵo. Ĉar, jes ja, tiu monarko mortis, fine de la jaro 1700, estante relative
juna, 38-jara, sen generi iun heredonton. Kvankam lia alnomo “la Sorĉita” devenis
de la atribuo de lia bedaŭrinda fizika stato al sorĉado kaj diablaj influoj, estas ver-
ŝajne, ke la sinsekvaj endogamiaj geedzecoj de la reĝa familio kaŭzis liajn gra-
vajn sanajn problemojn, kun simptomoj kiel malfortaj muskoloj kaj malfekund-
eco. Kiam oni komprenis ke li estus baldaŭ mortonta sen heredanto komenciĝis en
la kortego de Madrido intensa diplomatika kaj politika aktivado de la ambasad-
ejoj de Francio kaj la Germana Imperio. La monarĥoj de ambaŭ potencoj havis
samagradan dinastian rajton al la heredaĵo ĉar ĉiu ili estis posteuloj de la imperi-
estro Karolo, Filipo la 2-a…
32