Page 33 - heleco
P. 33
Kiel sciate, la mortanta Karolo la 2-a dispoziciis per sia
testamento ke la heredonto de la hispana trono estu Filipo
de Anĵuo, nepo de la reĝo Ludoviko la 14-a de Francio.
Por alveni al tiu decido estis ega diplomatia kaj politi-
ka batalo antaŭe, kaj por ties efektivigado devis okazi
13-jara civila kaj eŭropa milito. La poziciiĝo de la his-
panaj altranguloj en tiu konflikto tre similis al tiu de an-
taŭaj dinastiaj militoj en nia lando. Tiuj granduloj celis
nur sian personan profiton, la plenumadon de siaj ambi-
cioj. Oni povas kompreni ke Mariana de Noeburgo apogu
sian habsburgan nevon, la arkidukon Karlon. Sed krom
ŝi, la ĉefa partiano de tiu pretendanto estis la Admiralo
de Kastilio, Juan Tomás Enríquez de Cabrera y Álvarez de
Toledo, tre altranga nobelo kiu ambiciis la postenon de
favorato ĝis tiam rolata de la kardinalo de Toledo, Luis
Fernández Portocarrero. Ĉi tiu sendube esperis plu regadi
kiel ĉefministro dum la reĝado de Filipo de Anĵuo, la bur-
bona pretendanto kiun li apogis.
Ĉi tiu, ja, iĝis Filipo la 5-a de Hispanio. Sed tuj deklaris
militon al Hispanio kaj Francio aliaj potencoj de Eŭropo:
la Germana Imperio, Anglio, kaj Nederlando. Kaj la loĝant-
aro de Hispanio kaj ĉi ties dependantaj regnoj pozici-
iĝis favore al iu aŭ alia el la konkurantoj. La Admiralo
de Kastilio ekziliĝis al Portugalio kaj mortis tie sep
jarojn poste dum daŭris ankoraŭ la milito. La kardinalo
Portocarrero suferis grandan elreviĝon. Filipo la 5-a sen-
dis lin al Toledo por teni lin for de la politikaj intrigoj
de la kortego. La posteno de favorato kiun li ambiciis
estis asignita de Ludoviko la 14-a al iu itala princino,
Marie Anne de La Trémoille, princino degli Orsini, nomata
en Hispanio princesa de los Ursinos. Ŝia oficiala titolo
estis “Unua damo de la reĝino” sed ŝia vera tasko estis
teni la reĝon Filipon subkontrole de la kortego de Ver-
sajlo. Ĉiuj funkcioj de ĉefministro estis realigitaj de ŝi
dum 14 jaroj. La kardinalo, vidante sin disdegnita post
la valorega servo de li farita al la nova monarko, ribelis
kontraŭ li kaj komencis subteni la trupojn de la arkiduko
Karlo, pro kio la reĝo Filipo sendis lin definitive ekzil-
itan al Toledo, kie li mortis en 1709, kvar jarojn antaŭ la
fino de la milito. Dum la konflikto, multaj hispanaj nobe-
loj kondutis pli malpi lojale kiel Portocarrero, ŝanĝante
sian pozicion laŭ la propraj interesoj kaj ambicioj.
33