Page 34 - heleco
P. 34

La milito finis laŭ neatendita formo. Mortinte la germana imperiestro Leopoldo kaj
       ties rekta heredinto, la arkiduko Karlo aliris al la imperiestra trono. De tiam, por
       Anglio li ĉesis esti interesa kandidato al la hispana trono. Al la angloj pli mal-
       plaĉis ia Hispanio unuigita al la Germana Imperio ol al Francio. Tio akcelis la al-

       venon al paca interakordo. La interbatalintaj potencoj interakordis kondiĉojn kon-
       venajn por ĉiuj en la t. n. «Kongreso de Utreĥto». Oni agnoskis la burbonan Filipon
       kiel reĝo de Hispanio kaj ĉi ties kolonia imperio en Ameriko, sed kiel kompenso

       al la Germana Imperio ĉi tiu akiris en Italio la influon kiun ĝis tiam havis la
       hispana potenco. Oni interakordis ke la kronoj de Francio kaj Hispanio, kvankam
       ambaŭ apartenis al la burbona familio, neniam ili estus portataj de la sama persono.

       Sed kiu pli gajnis en tiu milito estis Anglio; ĉi tiu potenco lasis la aferojn de
       Eŭropo aranĝitaj laŭ sia konveno kaj krome ĝi estis kaptinta Ĝibraltaron kaj la
       Menorko-insulon.  Ĉi  tiu  estis  poste  rekonkerita  de  la  hispana  armeo,  sed

       Ĝibraltaro daŭre estis angla, brita, ĝis nun.
       Ene de Hispanio, iu rezulto de la milito estis tiu ke la regionoj kiuj estis apoginte
       la arkidukon Karolon, Valencio, Katalunio kaj Aragonio, definitive perdis siajn
       foruojn. La foruoj estis mezepok-devenaj privilegioj ĝuitaj de kelkaj urboj aŭ

       regionoj en diversaj lokoj en Eŭropo; ili konstituis limigon al la absoluta povo
       de la monarkoj. La plifirmiĝo de la reĝa povo en la landoj de Okcidenta Eŭropo
       baziĝis sur la nuligo de la milita potenco de la nobelaro kaj la nuligo de la foruoj.

       Tiorilate, la rezulto de la Milito pri Sukcedado en Hispanio estis tiu definitiva pli-
       firmiĝo de la absolut(ism)a potenco de la reĝo. Tiam, je la fino de tiu milito,
       daŭre estis plenregantino de la lando la Princino de la Ursinoj; fakte estis ŝi kiu
       negocis la hispanajn kondiĉojn en la Kongreso de Utreĥto. Sed en 1714 mortis la

       juna edzino de Filipo, María Luisa Gabriela de Saboya, kaj tiam la Orsini profitis
       sian potencon en la hispana kortego por elekti novan edzinon por la reĝo. La elekt-
       ita estis alia italino, Izabela Farnesio, kiun ŝi taksis plej konvena por siaj interesoj.

       Sed tiu pritakso estis tute erara; en decembro 1714, baldaŭ post la alveno de
       Izabela en Hispanion, la Princino de la Ursinoj iris por akcepti ŝin en Jadraque
       kaj tie, anstataŭ ricevi dankon de la nova reĝino, ŝi estis forpelita de Hispanio al

       la limo kun Francio eskortita de kvindek membroj de la Palaca Gvardio.
       Facile manipulebla, Filipo la 5-a akceptis la ŝanĝon de la situacio kaj dum la cetero
       el sia vivo li restis submetita al Izabela Farnesio same kiel li antaŭe estis al la Orsini.

       Ŝi havis fortan karakteron kaj aŭtoritateman personecon, kiu donis al ŝi grandan in-
       fluon en la kortego. Estante ambicia, ŝi ĝuis la ekzercadon de la reĝa potenco. Kiam
       la reĝo izoliĝis, ŝi reduktis lian personan rondon, igante ŝin fundamenta rolulo
       en la politikaj aferoj. Tiel, dum la monarko falis en depresiojn, kiuj enigis lin en pli

       kaj pli intensan melankolion kaj malĝojon, kun ĉiam pli daŭra forlasado de lia perso-
       na higieno, Izabela uzis sian tutan influojn por realigi siajn proprajn ambiciojn:

       meti siajn gefilojn sur tronojn en Eŭropo, ĉefe en Italio. Ŝi naskis al la reĝo sep
       gefilojn. La plejaĝa el ŝiaj filoj, Karolo, estis nomumita reĝo de Napolio. Por ke eblu

                                                         34
   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39