Page 35 - heleco
P. 35
tio, kio sufiĉe kontraŭis la dispoziciojn de la Kongreso
de Utreĥto, okazis ke Izabela Farnesio sciis aranĝi la
politikajn aferojn en Hispanio por profiti la militajn
konfliktojn kiuj poste okazis en Eŭropo. La politiko
kiun ŝi apogis estis orientita rekuperi por la hispana mo-
narkio la italajn teritoriojn perditajn pro la internaciaj
traktatoj. La reĝino neniam montris amon, sed malesti-
mon al siaj duonfiloj. Por ŝi, la idoj de la unua edzino
de la reĝo, María Luisa Gabriela de Saboya konsistigis
unu plian obstaklon por atingi ŝian ĉefan celon: provizi
al ŝiaj filoj Karlo kaj Filipo regnon, kie ili povus regi.
Jes. Izabela Farnesio plenumis, kiel reĝa edzino, la rolon
kiun antaŭe plenumis alitipaj favorataj personoj, sed jen,
siavice, ŝi havis sian propran favoraton. Temis pri la kar-
dinalo Giulio Alberoni. Verdire, tiu rango de kardinalo,
kaj ankaŭ tiu de episkopo de Malago, kiun oni asignis al
li antaŭe, estis frukto de lia amikeco kun la reĝino, amik-
eco kiun iuj supozas intima. Fakte, oni pensis ke li, kaj
ne la reĝo, estis la patro de iuj el la idoj kiujn akuŝis la
reĝino, ĉefe la unua, tiu kiu poste estis la reĝo Karolo la
3-a de Hispanio. Kompreneble, ne estas certeco pri tio,
sed estas sciate ke en tiuj okazoj kiam la reĝino furioz-
iĝis kaj esprimis sian koleron per la disĵetado de teleroj
kontraŭ la servistaro, nur la efika kardinalo Alberoni suk-
cesis kvietigi kaj trankviligi ŝin.
Reale, la politika influo de Giulio Alberoni en Hispanio
ekzistis jam dum la regado de la Princino Orsini. Estis li
kiu konvinkis ŝin por la elektado de Izabela Farnesio kiel
dua edzino de la reĝo Filipo, kaj estis li kiu instigis Iza-
belan forpeli la favoratinon. Li estis vera majstro pri poli-
tikaj intrigoj, ekzemple por la atingo de la kardinala ran-
go, kaj profitis sian rolon kiel ĉefministro por pligrand-
igi sian havaĵon. Kiam lia ambicio estis kontentigita, li
necesis kontentigi sian avidecon; do li atingis de la reĝo
la enspezojn de la ĉefepiskopejo de Taragono, tiam vaka.
Tamen lia privateco ne estis longdaŭra; ĝi ĉesis en 1719,
nur ses jarojn post la alveno de Izabela Farnesio, ¿kio
okazis? La problemo estis la politiko kiun li praktikis:
la etapo de lia regado konstituis rompon de kunlabor-
ado kun la kortego de Ludoviko la 14-a. La edziĝo de
Filipo la 5-a kun Izabela Farnesio kaj la forpelo de la
35