Page 36 - heleco
P. 36
Princino de la Ursinoj estis la unua paŝo de tiu disiĝo inter ambaŭ burbonaj korte-
goj. Sed plejgrave estis ke sub la regado de Giulio Alberoni Hispanio entreprenis
procezon de reakirado de la influo kaj posedaĵoj perditaj en Italio rezulte de la
Milito pri Sukcedado. Ekzemple, iu hispana floto rekonkeris Sardio-Insulon. Kaj,
kiel menciite, iuj italaj teritorioj pasis denove al la hispana kontrolo eĉ se sen-
dependaj, ekzemple la reĝado de la princo Karolo en Napolio. Tiu politiko pli kaj pli
metis kontraŭ Hispanio la Germanan Imperion, Anglion, Nederlandon, la Vati-
kanon, kaj fine eĉ Francion mem. La lasta aŭdaco de Alberoni estis sendi eskadron
por rekonkeri Sicilion por la hispana krono.
La kortego de Versajlo faris egan premon sur Filipo la 5-a por eksigi la iniciat-
eman ministron, kaj Izabela Farnesio povis fari nenion por eviti la ekzilon de ŝia
amata kardinalo. Kiel dirite, la regado de tiu ministro en Hispanio daŭris nur ses
jarojn; poste li vivis ankoraŭ dum 33 jaroj kaj dediĉiĝis intrigi en aliaj lokoj
kun pli malpli da fortuno, sed ŝajnas ke la bazo de liaj vivrimedoj estis la riĉaĵo
kiun li sukcesis amasi en Hispanio dum la jaroj 1713 al 1719. Kiam li mortis,
en 1752, li lasis al la nevo kiu heredis de li siajn posedaĵojn kaj tion kio restis
el lia hispana riĉaĵo, escepte 600.000 dukatoj, kiujn li asignis al la seminario,
kiun li ĵus estis fondinta. Tiam, kiam okazis la morto de Alberoni, vivis ankoraŭ
Izabela Farnesio sed jam ne plu la reĝo Filipo. Ĉi tiu estis forpasinta en 1746 kaj
de tiam reĝadis en Hispanio Ferdinando la 6-a, kies ĉefministro estis la markizo
de la En-senada; ĉi tiu jam estis plenuminte tiun rolon ekde la lastaj laroj de la
reĝado de Filipo la 5-a.
Kun la permeso de la reĝo Ferdinando la 6-a, Ensenada organizis sekretan operacion,
ekzekutitan en maniero sinkronigita tra la hispana teritorio la 30-an de julio de
1749 kaj nomatan Granda Amas-arestado de la ciganoj. Ĝia celo estis aresti
ĉiujn ciganojn de la reĝlando, apartigante la virojn de la virinoj por atingi la for-
morton de la etno. Jam en la unua tago de la ago, inter 9.000 kaj 12.000 romaoj estis
arestitaj. Ciganoj pli aĝaj ol sep jaroj estis ĉenitaj kaj internigitaj en arsenaloj, kie
ili faris devigan laboron. Virinoj kaj infanoj estis en malliberejoj kaj fabrikoj. Iliaj
havaĵoj estis konfiskitaj. Kiam ĉi tiu kontraŭcigana politiko, cetere fiaskinta,
finiĝis en 1763, jam ne regis la ministro Ensenada, falinta en 1754 viktimo de
internaj kaj eksteraj intrigoj kontraŭ lia politiko, kaj ankaŭ ne vivis jam la reĝo
Ferdinando la 6-a, morta en 1759, kiam sen heredonta filo.
Lia plejaĝa frato Ludoviko, estis mortinta antaŭe tre junaĝa. Do, Finfine Izabela
Farnesio povis vidi la surtroniĝon en Hispanio de ŝia filo, Karolo la 3-a. Ĉi tiu
reĝo ĝuas en la historio de la lando je tre favora bildo. Ni vidos ke en lia kor-
tego kaj sub lia reĝado ne mankis intrigoj kaj gravaj konfliktoj generitaj de la
homaj ambicioj. Karolo venis el sia reĝlando de Napolio kun italaj ministroj kiel
la markizo de Skilaĉo. La monarko nomumis Skilaĉon sekretario de la fisko. Ĉi
ties reforma programo kaj la hispana interveno en la Sepjara Milito postulis pli da
enspezoj, kio estis atingita per pliigo de la imposta ŝarĝo kaj novaj formuloj, kiel
36