Page 37 - heleco
P. 37

la kreo de la Nacia Loterio. Samtempe li liberaligis la ko-
            mercon de cerealoj, kio kaŭzis altiĝon de la prezoj de ba-
            zaj necesaĵoj pro spekulado de akaparantoj kaj malbonaj

            rikoltoj. La popolanoj respondecigis la italojn pri ĉio; en
            marto de 1766 okazis la t. n. Insurekcio de (kontraŭ) Ski-
            laĉo. Ĝia incitilo estis la ordono ŝanĝi la longan man-

            telon kaj la larĝan ĉapelon de la madridanoj per la kurta
            mantelo kaj la triangula ĉapelo. La streĉo kreskis danke al
            la afiŝoj, kiuj cirkulis tra la ĉefurbo kaj aperis en publikaj
            lokoj, afiŝoj kies vortprovizo kaj ortografio povis veni nur

            de kleraj homoj. La manipulado farita de noblaj kaj ekle-
            ziaj sektoroj igis ĝin rekta atako al la reformisma politiko

            farita de fremdaj ministroj. La ribelo de Skilaĉo estis so-
            cia ribelo kun politikaj kaj ekonomiaj postuloj esprimitaj
            sufiĉe naive; sed neniel ekzistis popola sento kontraŭ la re-
            ĝa potenco aŭ la privilegioj de la nobelaro, kaj des mal-

            pli la pastraro. Krom la nacia digno ofendita de la mantelo
            kaj ĉapeloj kaj la fremda kondiĉo de la ministro, la materia
            kaŭzo de la malkontento estis la kresko de la prezoj de ba-

            zaj nutraĵoj, kiu produktis malsatan situacion inter la po-
            polaj tavoloj, kaj tio estis atribuita al la ekonomiaj reform-
            iniciatoj antaŭenigitaj de Skilaĉo.

            De Madrido, la ribelo translokiĝis al urboj kiel Kvenko,
            Zaragozo, Korunjo, Oviedo, Santandero, Bilbao, Barcelo-
            no, Kadizo kaj Kartageno inter multaj aliaj. Sed dum en

            Madrido la plendoj koncernis la registaron de la nacio,
            en la provincoj la plendoj estis direktitaj kontraŭ la lokaj
            aŭtoritatoj, rivelante subkuŝantan problemon de korupt-

            eco kaj administra nekompetenteco. La ribelintoj postulis la
            redukton de la nutraĵa prezo kaj la nuligon de la Komisi-
            ono pri Provizaĵoj, la nuligon de la ordono pri vestaĵoj, la

            eksigon de la fremdaj ministroj de Karolo la 3-a, ilian ans-
            tataŭon far hispanoj, kaj ĝeneralan pardonon. La reĝo ek-
            zilis Skilaĉon kaj anstataŭis lin per la grafo de Aranda. Oni
            metis rimedojn por akceli la importadon de cerealoj el Sici-

            lio, kaj la konsiliaj registaroj estis reformitaj, aldonante po-
            polajn deputitojn elektitajn per voĉdonado.

            La grafo de Aranda okupis la prezidantecon de la Konsilio
            de Kastilio post la ribelo de Skilaĉo. La ribelo finiĝis dank’
            al la koncedoj de Karolo la 3-a, kio estis konsiderita kiel
            venko de la ribelintoj. Subtenita de advokatoj kiaj Campo-

                                                              37
   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42