Page 38 - heleco
P. 38
manes kaj Floridablanca, kaj aragonaj nobeluloj kiaj Manuel Roda kaj Juan Grego-
rio de Muniaín, Aranda plenumis la malfacilan mision lerte aboli la nerealigeblajn
koncedojn donitajn de la reĝo. Temis pri firmigado de reĝa aŭtoritato sen eksciti
pasiojn, kiuj povus gdeneri novajn tumultojn. Li faris ĝin tre profesie, ĉar li sciis
utiligi sian popularecon en la meza klaso kaj la metiistoj. Li sukcesis anstataŭ-
igi la ĉapelon kaj la longan mantelon per la trikorno kaj la mallonga mantelo,
kaj la Konsilio de Kastilio proklamis verdikton, en kiu ĝi deklaris nulaj la ĉefajn
postulojn donitajn al la aŭtoroj de la ribelo de Skilaĉo. Aranda volis kompletigi
sian pacan laboron kaj proponis la revenon de la reĝo, kiu, nesekura en Madri-
do, estis sin translokiĝinte al la Reĝa Palaco de Aranjuez. Karolo la 3-a ko-
mence rezistis, sed fine li konsentis reveni.
Preskaŭ tuja sekvo de la ribelo de Skilaĉo estis la elpelo de la Jezuita Societo,
unu el la plej polemikaj eventoj de la reĝado de Karolo la 3-a. Efektive, Aranda,
subtenata de Campomanes, malfermis sekretan esploron por kolekti pruvojn, atest-
antaj pri la interveno de la jezuitoj en la ribelo de Skilaĉo. La markizo de la En-
senada kaj iuj mezgravaj pastroj estis aŭ ekzilitaj aŭ malliberigitaj. La reĝo fine
subskribis la dekreton pri elpelo de la jezuitoj en februaro 1767; ĉi tiu dekreto ha-
vis la aprobon de kvin sesonoj el la hispanaj prelatoj. La jezuitoj estis akuzitaj,
interalie, pri plano konstrui imperion en Paragvajo, kaj ankaŭ pri rilato kun la angloj
kiam ili kaptis Manilon, kaj esti defendantoj de la koncepto de reĝ-mortigo. Fine,
la generalo de la Kompanio, Lorenzo Ricci, estis akuzita je pridubado je la rajto
de Karolo la 3-a al la trono, ĉar li estis filo ne de Filipo la 5-a sed de la kardinalo
Alberoni. Oni diris, ke se la reĝo decidis tion, estis subinflue de homoj kiaj Aranda,
kiuj laŭdire "nur gloris sin esti kalkulitaj inter la malamikoj de la katolikismo”.
Krome Voltaire diris ke "kun ses viroj kiel Aranda, Hispanio regeneriĝos".
Notindas ke tiu ofensivo kontraŭ la jezuita ordeno ne estis izolita kazo ene de la
katolika mondo. Ok jarojn antaŭe, en Portugalio oni enkarcerigis ne malpli ol 180
anojn de tiu societo kaj la ceteraj estis elpelitaj el la lando kaj ties kolonioj, kaj
tri jarojn poste, en 1762, okazis similan forigon de la ordeno en Francio. Fine, en
1773, la ordeno estis nuligita far la papo Klemento la 14-a. Kiu estis la reala kaŭzo
de tiu fenomeno? Ne facilas respondi tion kiel atestas la fakto ke estas diversaj kaj
kontraŭdiraj opinioj inter la historiistoj kaj aliaj studintoj pri la afero. La opinioj
diversas ankaŭ ene de ĉiu politika medio: konservativa, revolucia… Izabela Farne-
sio, kiu apogis la refortigon de la Inkvizicio en Hispanio, tamen, abomenis la jezu-
itojn kaj inspiris tian senton en sian filon Karolo la 3-a. Kaj ne malmultaj francaj
revoluciuloj de 1789-1993 sin konsideris venĝantoj de la jezuitoj kaj la templ-
kavaliroj. Ja la maniero kiel la jezuitoj estis traktitaj de la Eklezio kaj la katolika
mondo en la 18-a jarcento tre similas al la kazo de la templanoj en la 14-a jarcento.
En ambaŭ kazoj temis pri riĉaj ordenoj, kaj ilia nuligo implicis al alpropriigo de iliaj
riĉaĵoj. En la kazo de la jezuitoj, ilia elpelo el Hispanio signifis la ekspropriigon de la
posedaĵoj de la ordeno. Temis pri la unua “alienado” (en la hispana lingvo “desamor-
38