Page 39 - heleco
P. 39
tización”) de bienoj kaj aliaj posedaĵoj en Hispanio. La mal-
justeco de tiaj operacioj konsistas el tio ke oni ekspropri-
igas ies apartenaĵojn, teorie favore al la ŝtato, sed poste
la ŝtato privatigas ilin aliesfavore. En la kazo de la laŭ-
leĝaj “alienadoj” en Hispanio la benefic-profitanto estis la
tiam naskiĝanta burĝklaso. Kaj tio estas klara ekzemplo
de la koruptado kiun ni priatentas per ĉi tiu raporto.
Sed estas aliaj prikonsideroj kiujn metas antaŭ ni tiu afero
de la jezuitoj en la Hispanio de Karolo la 3-a sed ankaŭ
en aliaj landoj tiutempe kaj en la Eklezio ĝenerale. Jam
ni menciis la similecon de tiu kazo kun tiu de la mez-
epokaj templkavaliroj. La komuna trajto de ambaŭ even-
toj, krom tio ke ambaŭkaze oni ekspropriigis la nulig-
itajn ordenojn, estis ke oni akuzis ilin je konspira agado,
t. e. oni atribuis al ili, prave aŭ ne, sekretan planon por
la socio, kaj ĉio nekonata aŭ nekomprenata vekas sus-
pekton, timon kaj rifuzon. Tiorilate memorindas la ka-
zon de la framasonaro: sekreta societo, kun nekonata
socia projekto… Kurioze, dum la reĝado de Ferdinan-
do la 6-a en Hispanio, regante ties ministro, la markizo
de la Ensenada, estis malpermesita kaj persekutita la fra-
masonaro, kaj jen la ministroj Aranda, Campomanes,
Floridablanca… ekzilis la markizon de la Ensenada kaj
elpelis la jezuitojn, kaj estis onidiro ke ili estis fra-
masonoj. Kiun batalon havis tiuj sinjoroj, post-kulise?
Ĉu temis pri disvolviĝo de klasbatalo en politika si-
tuacio en kiu ne eblis partioj? Ĉu tiuj organizaĵoj
havis/as konkretan planon por socio-evoluado kiun la
ĝenerala publiko devas ne koni?
Ĉiukaze estis klare ke la okcident-eŭropa socio estis
alveninte al iu stato de disvolviĝo kaj komplekseco en
kiu jam ne plu eblus pludaŭri la mezepoka skemo de
la tri ŝtatoj: militista nobelaro, klerikaro kaj Tria Ŝtato.
Tiu socia skemo estis en krizo kvankam la tiamaj homoj
ne kapablus percepti tion kaj formuli alternativon. Ni
jam vidis, ekzemple, kiom fuŝe alfrontis la tiamaj reg-
antoj la aferon de la ciganoj. La sistemo estis komenc-
ante kraki. La ribelo kontraŭ Skilaĉo kaj la forpelo de
la jezuitoj estis krakoj de sistemo kiu komencis romp-
iĝi. La sekva generacio vidos kun surprizo ĝian dis-
rompiĝon kaj definitivan ruinon.
39