Page 40 - heleco
P. 40

Ĝis la 19-a jarcento, Hispanio jam estis koninta kaj suferinta la koruptadon de

       potencaj ministroj: Álvaro de Luna, la Duko de Lermo… sed je la finiĝo de la t.
       n. Manova Reĝimo nia lando travivis la plej koruptan etapon de sia historio. La
       regado de Manuel Godoy, la jarojn 1792 al 1808, plenplenis je koruptado sen-

       kompare pli granda ol ĉio antaŭe, kaj ankaŭ ne estis pretersuperita poste kvankam,
       kiel ni vidos per ĉi tiu raportado, ne mankis egaj prikoruptaj skandaloj ĝis nia
       epoko mem.
       Godoy naskiĝis en 1767, dum la reĝado de Karolo la 3-a, en familio de la malalta

       nobelaro en Hispanio. Lia edukado estis tia konvena por militisto, armeano, kia
       estis la dediĉo ankaŭ de lia patro kaj lia pli aĝa frato Ludoviko. En 1784 li
       alvenis al la kortego de Madrido kaj estis akceptita de Karolo la 3-a al la Palaca

       Gvardio, kie deĵoris jam lia frato. Se kredi iun el la multaj historiaj verkoj pri la
       regado de Manuel Godoy, kiam ĉi tiu membris ĉe la Palaca Gvardio, jam lia
       frato Ludoviko ne apartenis al tiu regimento ĉar estis elpelita de ĝi laŭ ordono

       de la reĝo Karlo la 3-a tial ke la junulo estis establinta amrilaton kun Maria Lu-
       dovikino de Parmo, la Princino de Asturio, t. e. la edzino de la heredonto de la
       krono. Se tiel, la afero ne estis tro stranga en la epoko; la reĝo devis koni la tiamajn

       onidirojn ke li mem ne estis filo de Filipo la 5-a sed de la kardinalo Alberoni.
       Kaj pri Maria Ludovikino de Parmo estas konate ke ŝi havis kelkajn amantojn;
       Manuel Godoy estis la ĉefa el ili.
       Li kontaktis kun la ankoraŭ Princino María Luisa en la jaro 1788. En decem-

       bro de tiu jaro mem mortis la reĝo Karolo la 3-a, kaj la Princino iĝis reĝino kiel
       edzino de la nova reĝo Karolo la 4-a. La rilato de Godoy kun la nova reĝino estis
       intensa kaj longdaŭra. Oni supozas ke la infantino Maria Izabela, naskiĝinta en

       julio de 1789, kaj la infanto Francisco de Paula, naskiĝinta en marto de 1794, estis
       filoj de Godoy, kaj ne de la reĝo. La reĝino María Luisa havis egan influon sur
       sia edzo en ĉiuj politikaj decidoj, kaj tio respeguliĝis en la fulm-rapida progreso
       de la kariero de Manuel Godoy. La 15-an de novembro 1792, ok jarojn post lia

       aliĝo al la Palaca Gvardio, Godoy estis promociita al la posteno de Unua Ŝtata
       Sekretario, do ĉefministro aŭ universala ministro, de la nova suvereno Karolo
                                                        40
   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45