Page 41 - heleco
P. 41

la 4-a, kiu ekde sia surtroniĝo en 1788 ne ĉesis super-
            ŝuti lin per honoroj: kadeto, ĝenerala adjutanto de la

            Palaca Gvardio, brigadestro, kampo-marŝalo kaj ĉef-
            serĝento de la Gvardio. Ambicia viro, eble pli pri poli-
            tika povo ol pri mono, tamen li dum sia regado amas-

            igis konsiderindan riĉaĵon. Inter 1788 kaj 1795, Godojo
            trairis karieran vojon, kiun aliaj faris dum la tuta vivo.
            La nomumoj sekvis unu post alia: politikaj postenoj
            kaj nobelaj kaj militaj titoloj fine kondukis lin al la

            estreco de la Ŝtata Konsilio.
            Kiam Godoy komencis roli kiel hispana ĉefministro
            jam Francio troviĝis meze de la revolucia procezo

            komenciĝinta en julio de 1789, sed ĝis tiam ankoraŭ
            estis  reĝinta  Ludoviko  la  16-a.  Preskaŭ  ĝuste  unu
            monaton post la ekregado de Godoy la franca reĝo
            estis enkarcerigita, kaj baldaŭ poste juĝita kaj kondam-

            nita al la gilotino. La reĝa familio de Hispanio havis
            kompromison kun tiu de Francio, la t. n. «Familia
            Pakto». Tio devigis nian landon unuiĝi al la eŭropaj

            potencoj  kiuj  deklaris  militon  al  la  ĵus  proklamita
            Franca Respubliko.
            La maniero kiel Godoy plenumis sian politikan taskon

            en la tiamaj komplikaj cirkonstancoj eble ne estis pli
            fuŝa ol tiu kiun estus realiginta aliaj pli spertaj politik-
            istoj, kiel tiuj, ĝis tiam reginte, la grafoj de Aranda kaj

            de Floridablanca, sed la kazo de Godoy estis speciale
            groteska pro la tro skandala kaj korupta maniero laŭ
            kiu li plirangiĝis kaj pliriĉiĝis. En la dokumento kiun
            li subskribis, kiel ĉef-ministro, la 25-an de majo de

            1793 en Aranjuez pri defenda alianco kontraŭ la Fran-
            ca Respubliko, li aperis kun la titoloj de Duko de Alcu-

            dia, Grandulo de Hispanio el la plej alta rango, dum-

            viva magistratano de la urbo Santiago de Compostela,
            kavaliro de la Ora Felo, Granda Kruco de la Ordeno
            de Karolo la 3-a, Komandoro de Aceuchal… Poste li
            kolektis kromajn titolojn: Komandoro de Valencia del

            Ventoso, Ŝtat-konsilantano, unua sekretario, sekretario
            de la reĝino, ĝenerala super-intendanto de la Poŝto kaj
            Vojoj, servo-nobelo de la reĝa ĉambro, ĉef-generalo

            de la Reĝaj Armeoj, inspektoro kaj ĉefserĝento de
            la Reĝa Regimento de la Palaca Gvardio…

                                                              41
   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46