Page 42 - heleco
P. 42
Kiam, du jarojn poste, oni subskribis interakordon kiu me-
tis finon al la milito kun la Franca Respubliko, Godoy rice-
vis la titolon de Princo de la Paco, kaj poste li estis nomum-
ita duko de Sueca, sinjoro de Soto de Roma kaj de la Ŝtato
de Albalá, dumviva magistratano de Madrido kaj de la urboj
de Kadizo, Malago, Écija kaj Reus, barono de Mascalbó,
kavaliro de la urba korporacio de Sevilo, kavaliro de la granda
kruco de la ordeno de Kristo kaj de la religio de Sankta Jo-
hano, patrono de la Reĝa Akademio de Nobelaj Artoj kaj
de la Reĝaj Institutoj de Natura Historio, de la Botanika
Ĝardeno, Kemia Laboratorio kaj Observatorio.
Ĝenerale tiuj-ĉi titoloj kaj honoroj inkluzivis la enspezadon
de rentoj. Do tre riĉiĝis dum tiuj jaroj la Godoy-familio.
Ludoviko, la pli aĝa frato de Enmanuelo estis nomumita
Duko kaj promociita al armeaj profitdonaj postenoj. Li, la
Princo de la Paco atingis de la gereĝoj la edziĝon al iu nev-
ino de Karolo la 4-a, María Teresa de Borbón, la grafino
de Chinchón. El ĉi tiu geedza paro naskiĝis unu filino, sed
tute ne temis pri feliĉa familio. Godojo nek amis nek
respektis sian edzinon. En la sama domo kunloĝis kun la ge-
edzoj Pepita Tudó, la amantino de Manuel Godoy. Eviden-
tas ke li, same kiel ĉiuj kiuj facile atingas neatenditan suk-
ceson, pensis ke ĉio estis permesite al si. Ni vidos pliajn
similajn kazojn en la historio de la hispana korupto. Nia sam-
urbano, Gaspar Melchor de Jovellanos, kiu tiam estis mi-
nistro de la registaro de Godoy, estis iam invitita de ĉi tiu
manĝi en ties domo. Laŭ posta deklaro lia, Jovellanos el-
iris naŭzigita el tiu bankedo vidinte la senhonton de la favor-
ato igi kunloĝi edzinon kaj amantinon.
Jovellanos apartenis al la klereca partio liderata de la grafo
Aranda, al kiu sin kontraŭmetis la modera partio, ĝis tiam
estrita de la grafo Floridablanca. Godoj atingis la mirind-
aĵon unuigi ĉiujn… sed kontraŭ li. Lia politika situacio
komplikiĝis kiam ankaŭ la franca direktorio sin metis kontraŭ
li kaj premis la hispanan monarkon por lia eksigo el la his-
pana regantaro. Godoy restis dum du jaroj, de 1798 al 1800,
for de la regantaro de la lando, sed li daŭre konservis la
favoron de la gereĝoj kaj siajn honorojn en la kortego. Lia
reveno al la politika potenco koincidis kaj eble rilatis kun
la ŝanĝo de la situacio en Francio. Tie elstaris tiam iu nova
personulo, iu militisto nomata Napoleono Bonaparto, kiu
42