Page 43 - heleco
P. 43
donis iun neatenditan ĝiron al la revolucio en tiu
lando kaj al la politikaj aferoj en Eŭropo. Eble jam
dekomence la franca konsulo, poste imperiestro, vidis
kiom multe povus utili al liaj politikaj planoj tiutipa
koruptebla ĉef-ministro en la hispana kortego.
En novembro de tiu jaro 1800 alvenis al la kortego
de Madrido iu speciala ambasadoro de Francio kun
tre konkretaj planoj por la kunlaborado inter Francio
kaj Hispanio. Temis pri Luciano Bonaparto, frato de
Napoleono. La korespondado de tiu ambasadoro kun
lia frato tre multe helpas nin kompreni la tiaman si-
tuacion de Hispanio kaj la koruptadon ĉi tie regantan.
Luciano estis dum unu jaro kaj tri monatoj kiel am- La grafino de Chinchón,
basadoro en Madrido, de novembro de 1800 al februa- Edzino de Godoy
ro de 1802. Tiam li forlasis Hispanion kun grandega
riĉaĵo en oro, arta kolekto kaj la plej bonaj juveloj de
la Krono. Ni vidu kiel li gajnis kaj akiris tiun riĉaĵon.
Jen la unua informo “konfidenca” kiun li sendis al
sia frato meze de decembro:
Al la Unua Konsulo, mia kara frato. Al kia lando ci sen-
dis min! La unua afero, kiun mi povas diri al ci, estas ke
post tre malfacila vojaĝo, mi alvenis al Madrido preskaŭ
kiel kiam mia patrino akuŝis min, ĉar transirante la mont-
ĉenon, kiu ĉirkaŭas la ĉefurbon, tra la pasejo, kiun ili
nomas Somosierra, mia veturilo kaj tiuj, kiuj akompanis
min, kaj eĉ la eskorto, estis atakitaj de granda grupo de
banditoj, kiuj ŝtelis ĉion de ni, ili nur lasis al ni niajn
kostumojn kaj, hazarde, niajn ĉevalojn.
Frato, ĉi tiu lando estas putrinta, ruinigita kaj faliĝinta,
laŭ tio, kion mi ĝis nun povis priesplori. Mi eliris kelkajn
noktojn, por orienti min kaj vidi per miaj propraj okuloj
(la madridanoj vivas pli dumnokte ol dumtage) kaj mi
ankoraŭ ne digestis mian surprizon. La malmoraleco de
kutimoj teruras. La sodomita kaj sadisma amo, evidenta
prostituado kaj ĝenerala malordo memorigis min pri la
jaroj antaŭ la Revolucio de la 89-a jaro.
En Madrido, la novriĉuloj: aĝiotistoj, provizantoj, spekul-
antoj… kaŝvestitaj kiel mi-ne-scias-kio marŝas brak-en-
brake kun siaj amantinoj, kiuj portas travideblajn robojn
aŭ aspektas virece, kaj humiligas per siaj luksoj kaj arog-
anta elmontrado tiujn, kiuj nur de tempo al tempo povas
malbone manĝi. Ĝi estas socio -mi certigas vin- mal-
konstruita, kie la malĉasteco, adulto, krimo, incesto, sen-
honteco estas terura realaĵo. Ĝi estas malordo kaj morala
43