Page 44 - heleco
P. 44
anarkio. Kaj mi, estis pensinta ke Hispanio estas la plej katolika nacio en la mondo!
Oni diras al mi, ke nur la banditoj, voj-rabistoj, ŝtelistoj, poŝtaj rabistoj, fraŭdantoj,
trompistoj, krimuloj… estas bone organizitaj ĉi tie, sed por ŝteli aŭ mortigi. La
predado starigis sin kiel absoluta suvereno. La stratoj estas plenaj je malriĉuloj, ĉiuj
almozpetas eĉ ĉe la pordoj de preĝejoj kaj palacoj. Mi neniam vidis ion similan.
Kaj kion pri la nobelaro? Dum la tagoj, kiam mi estis ĉi tie, mi jam devis ĉeesti kelkajn
noktmanĝojn kaj multajn festojn, en palacoj pli luksaj ol tiuj de Parizo... ci ridu pri
Luksemburgo, la Malmaison, eĉ la Tuileries. Sinjorina vesto pli ŝajnas juvela montro-
fenestro ol io por reliefigi belecon. Ĝuste hieraŭ nokte mi estis ĉe noktmanĝo kun festoj,
kiujn la dukoj de Osuna organizis miahonore (esti la frato de la "granda" homo de Fran-
cio, kiel ili diras, malfermas ĉiujn pordojn por mi!) Kaj mi certigas al ci, ke mi ankoraŭ
ne finis noti la titolojn de la Dukino (cetere, belega!), ĉar la Sinjorino, krom esti pro ŝia
edziniĝo Dukino de Osuna, estas proprarajte Grafino de Benavente, Dukino de Béjar,
Dukino de Mandas, Dukino de Plasencia, Dukino de Arcos, Gandía kaj Mallorga, Princ-
ino de Anglona kaj Esquilace, Markizino de Lombay kaj Jabalquinto. Ho!
La alian Grandan dukinon, tiun de Alba, mi ankoraŭ ne havis la plezuron renkonti.
Ŝajne ŝi estas tre malsana. Jes, mi jam renkontis la dukojn de Infantado kaj tiujn de
Medina-Sidonia. Kiaj personuloj! Hispanio apartenas al ili, al kelkaj familioj, emparenc-
igitaj kaj en interrilato, kiuj dividas inter ili la terojn, la urbojn, la kastelojn, la palacojn,
la provincojn, la riverojn kaj eĉ la marbordojn. Jen ĉi tio estas la mezepoko.
Kaj kion pri la Reĝa Familio? Mi scias, ke ĉi tiu raporto devus esti komencita per
ili, sed ili estas la supro de ĉi tiu piramido, kiu estas Hispanio. Kurioza piramido kies
bazo estas malriĉeco kaj malsato, kaj supreniras de oro al diamantoj. Nu, tie, supre,
preskaŭ tuŝante la ĉielon, estas la Reĝoj kaj ilia familio... Kaj la fama korpogard-
isto, Don Enmanuelo Godojo! Ĉar ĉi tiuj estas miaj unuaj impresoj, mi estos konciza
prezentante al ci la "personulojn". Karlo la 4-a similas portreton, kopiaĵon, de Ludoviko
la 16-a, malfeliĉulo, kiu nur pensas pri ĉasado kaj vivado bone kaj trankvile. Li ne
volas problemojn kaj ĝenas lin pensi. Li mem diris al mi, kiam Godojo kondukis
min al la protokola prezentado, jenon: "Sinjoro ambasadoro, mi volas, ke vi komuniku
al la Unua Konsulo, ke mi estas lia admiranto ekde la kampanjo en Italio, la kampanjo
en Egiptujo kaj la granda batalo de Marengo... bedaŭrinde por mi, mi estas la malo,
paca homo, kiu ne volas problemojn kaj kiu nur amas ĉasadon, pli ol Reĝo, mi estas
bona ĉasisto. Majesto -respondis mi-, antaŭ ĉio kaj laŭ la peto de la Unua Konsulo,
mi transdonas al Via Moŝto lian dankemon pro la 16 belegaj ĉevaloj, kiujn Via Moŝto
sendis al li por festi la Batalon de Marengo. Honore al Via Majesto li donis tiun
nomon ("Marengo") al la plej bela el la specimenoj. Li ankaŭ petis al mi transdoni
bondezirojn al la Reĝa Familio kaj al Hispanio, lando, kiun li honoras kaj admiras
pro ĝia historio kaj grandeco". La Reĝino María Ludovikino estas groteska virino,
la plej terura, kiun mi iam ajn vidis en mia vivo, kaj ankaŭ el tiuj personoj kiuj ne
rigardas rekte. Laŭ la onidiro en la kortego, ŝi estis la amantino de Godoy ekde la jaro
1775, tio estas, la jaro kiam mi naskiĝis. Do ĉi tie la regantoj estas la geamantoj, la
Reĝino kaj Godoy, sed laŭ tio, kion oni diris al mi kaj mi mem konstatis, al Lia
Moŝto la Reĝo ne ĝenas tio. Mi dirus, ke tio eĉ plaĉas al li, alie li ne ĉiam nomus la
ĉefministron "kara Manuel". Tial mi jam scias, kiujn mi devas konkeri kaj kun kiuj
mi devas trakti por atingi niajn celojn. Mi skribos al ci. Brakumon de cia frato.
Luciano".
44