Page 45 - heleco
P. 45

Kaj tion li faris. Luciano konkeris la Reĝojn, precipe
            la Reĝinon, al kiu li faris multajn donacojn, kaj Godo-
            jon, el kiu li fariĝis "partnero". Ĉar tiu lerta Luciano

            Bonaparto tuj konstatis, ke la kortego estis korupta kaj
            ke Godoy estis la "Reĝo de la koruptuloj". Do, li kon-
            sideris  ke  venis  la  tempo  krei  sian  propran  riĉaĵon

            kaj li plonĝis en koruptecon, kaj preskaŭ ekde sia al-
            veno li komencis organizi sian "reton" de financaj ami-
            koj. Li estis alveninte al Madrido kun prezentletero de
            la pariza bankisto Ouvrad, la sama, kiu financis la puĉon
            de la 18-a de Brumero, krom, kompreneble, ankaŭ tiu

            de sia frato, jam la Majstro de Francio.
            Ouvrad havis amikon kaj partneron en Madrido, kiu
            regis la fiskon, la ekonomion, financojn kaj ĉion rilate

            al la komerco. Temis pri la grafo Cabarrús, franco nask-
            iĝintata en Bajono, sed loĝanta en la hispana ĉefurbo
            de antaŭ pli ol 30 jaroj. Francisco Cabarrús alvenis
            al Hispanio tre juna, sed kun nur unu ambicio:  negoci...
            kaj li rapide triumfis ĉe la kortego de Karolo la 3-a. Li

            fondis la Bankon de Sankta Karlo, origino de la Banko
            de Hispanio, kaj la Komercan Kompanion de Filipinoj
            kaj Hispan-Ameriko. Kiam la reĝado de Karolo la 4-

            a komenciĝis, li jam estis supermilionulo kaj unu el
            la plej grandaj bankistoj en Eŭropo. Tuj kiam Caba-

            rrús renkontis Lucianon, la fraton de la "Granda Viro",
            li komprenis, ke li estas lia viro, des pli se lin rekomen-
            dis lia partnero, la bankisto Ouvrad. Ambaŭ, pro siaj

            propraj interesoj, perfekte komprenis unu la alian...
            eĉ  pri  enkorpigi  Godojon  en  "negocon".  Ĉiuj  kvar
            uloj konstituis efikan ensemblon por korupta entre-

            preno: Ouvrard, Cabarrús, Luciano kaj Godoy. La du
            bankistoj kiel kapitalismaj partneroj, Luciano kiel la
            perfekta peranto kaj Godoy la provizanto de leĝeco
            kaj politika potenco.
            Laŭ la informo de Luciano, la ŝtato estis bankroto, la ge-

            reĝoj devis pruntepreni por pagi la elspezojn de la kort-
            ego, la armeo kaj la mararmeo estis sen armiloj, sen ŝi-
            poj, kaj la soldatoj sen ekipaĵo, la agrokulturo estis ne-

            glektita, la industrio blokita, la vojoj plenis je herboj, la
            Ministerioj estis senpotencaj... kaj tamen la kolonioj
            estis tie kaj ili estis minoj. Napoleono klarigis tion al
            sia frato per sia respondo al ĉi ties unua informo:

                                                              45
   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50