Page 46 - heleco
P. 46
Al la ambasadoro de Francio en Madrido kaj tre kara frato. Frato, mi legis cian unuan
raporton pri la situacio en la nuna Hispanio kun plej granda intereso kaj ankoraŭ
impresas min la bildo, kiun ci pentras al mi. Kiel eblas ke la Hispanio de Karolo la
5-a kaj Filipo la 2-a alvenis al la ŝtato en kiu ĝi troviĝas? Kiel eblas, ke la ĉefurbo de
Imperio falis en malhonoron, koruptecon kaj moralan anarkion? Se mi estus hispano,
mi pasigus mian vivon plorante aŭ ĵetante komercistojn ekde la plej alta monto.
Tamen ci eraras pri la ekonomia afero. Ci pentras la situacion de totala malriĉeco
kaj absoluta manko de rimedoj por levi la landon... ci eĉ asertas, ke la Reĝoj devas
pruntepreni por travivi... Ci eraras!
Kaj ci eraras, ĉar ci forgesis, ke Hispanio estas ankaŭ sia Imperio, Imperio kiu, escepte
de Brazilo, ampleksas la teritoriojn, kiuj etendiĝas de Teksaso kaj Kalifornio ĝis
Fajrolando, kaj Kubo, Porto-Riko, Filipinoj kaj la Nordo de Afriko... Imperio kun im-
ponaj rimedoj, kiu provizas la Metropolon per ĉiaj fundamentaj krudmaterialoj, de
oro, arĝento kaj aliaj grandvaloraj metaloj de Meksiko kaj Peruo, ĝis sukero, kakao,
kafo, kotono, spicoj, ligno de Campeche, fero, marmoro, viando, karbo kaj mil aliaj
produktoj, kiuj mankas al Eŭropo. Estas vere, ke la Metropolo, tiu Regno, kiu etend-
iĝas sude de la Pireneoj, havas malmultajn aŭ tute elĉerpigitajn naturajn rimedojn,
sed ankaŭ estas vero, ke ĝia geografia situo estas privilegia por navigado inter la
Mediteraneo kaj la Atlantiko.
Frato, ne, la problemo en Hispanio ne estas la manko de rimedoj (Francio ŝatus havi
tiun Imperion kaj tiujn rimedojn!), la problemo temas pri administrado kaj demarŝado,
la mallerteco de ĝiaj regantoj kaj la blindeco de la Burbonoj. Kiel utilas ricevi ŝipojn
plenajn je oro kaj arĝento, se la aŭtoritatoj permesas ke ili ne atingu sian veran celon
anstataŭ uzi ilin por modernigi sian Agrikulturon kaj Industrion, plifortigi Mar-
armeon, kiu defendas siajn rilatojn kun la Kolonioj, prizorgi kaj ekipi Armeon per
la plej modernaj kaj potencaj armiloj (Kiu Imperio povas esti subtenata sen imperia
armeo?)... Kaj dume iuj Nobeloj, kiuj nur pensas kaj vivas por siaj festoj kaj siaj
Palacoj, kaj popolo, kiu vivas en mizero kaj malsato. La stranga afero estas, ke la
hispanoj ne estis farinte jam Revolucion kiun faris la francoj en 1789!
Frato, ci plu studu ĉi tiun temon kaj eksciu pli pri la rimedoj kiujn la Imperio provizas
al Hispanio. Tio interesas al mi por miaj estontaj planoj. Gardu cin. Mi bezonas cin.
La Unua Konsulo.
La unua ega “negoco” de Luciano venis al li senhelpe de siaj partneroj. Okaze de
la Traktato de Badajozo, kiu metis finon al la t. n. "Milito de la Oranĝoj". Ĉi-
kaze la paganto estis Portugalio. Ĉar tiu Traktato ne estis akceptita de Napoleono,
kiu postulis grandan milit-kompenson por Francio. Tiam, la portugaloj dorse de
la hispanoj kaj per la ambasadoro en Madrido, Luciano, kaŝe ofertis 100 milionojn
da frankoj por la Bonaparto-fratoj, kondiĉe ke Francio retiru sian postulon (500
milionoj). Kaj Luciano agis kiel peranto antaŭ la Unua Konsulo, kio valoris gajnon
de 20 milionoj por li. Kaj ne kontenta kun tio, li postulis de la portugaloj la trans-
donon de la diamantoj de la princino de Brazilo, kiuj estis la plej admirataj kaj
dezirataj de la tuta eŭropa nobelaro. Siaflanke, la gereĝoj de Hispanio petis al li
alian favoron, influi la Unuan Konsulon por ke Francio retiru la armeon, kiu
kiel helpo kontraŭ Portugalio eniris Hispanion subkomande de generalo Leclerc
kaj kiu estis restinta en la Nordo, proksime al la portugala limo.
46