Page 47 - heleco
P. 47
Luciano efike kaj laŭŝate plenumis tiujn diplomatiajn
taskojn kaj tio estis profitdona por li. Karolo la 4-a,
dankema, kaj la reĝino, entuziasma pri la "bela" ambasa-
doro, tuj aljuĝis al li la ordenon de la Ora Felo, kaj
kvazaŭ ne sufiĉus dumviva pensio de 100.000 frankoj
monate, oni donacis al li unikan kolekton da diamantoj
alportitan de la Kolonioj kaj 20 pentraĵojn elekteblajn
el la Retira Galerio. Luciano estis spertulo pri Arto, kaj
ankaŭ ĉi-kaze li lasis sin konsili de la Grafo de Cabarrús.
La elektitaj pentraĵoj estis, interalie, verkoj de Leonardo
da Vinci, Tiziano, Tintoretto, Rafael, Murillo, Velazquez,
Veronés, El Greco, Goya…
Sed estis pliaj profitdonaj negocoj de la juna ambasado-
ro, ĉar lia "amikeco" kaj "kunlaboro" kun liaj partneroj
donis riĉan frukton. Jen kelkaj:
- La 13-an de februaro 1801 Luciano, nome de Francio,
kaj Godoy, nome de Hispanio, subskribis en Aranjuez
Traktaton de "intima mararmea kunlaboro" por plifort-
igi ambaŭ mararmeojn en sia batalo kontraŭ Anglujo...
kaj, hazarde, la rekonstrua laboro (ŝipoj, armiloj, ekip-
aĵo kaj cetere) estis konfidita al la konsorcio prezidita
de la grafo Cabarrús. Luciano kaj Godoy ricevis milio-
nan makleraĵon.
- En tiu sama jaro, 1801, estis la kazo de la "Amerika Lu-
iziano", la hispana kolonio, kiun Karolo la 4-a cedis
(pli ol vendis) al Francio, kaj kiun Napoleono volis
vendi al Usono. Hispanio igis lin vidi kaj memori la
"retroan" klaŭzon, inkluzivita en la Interkontrakto, tio
estas, ke Francio povus vendi ĝin nur al Hispanio aŭ
kun ĉi ties permeso. Napoleono ignoris la hispanan
peton... kaj... jen aperis Luciano kaj liaj partneroj.
Luciano "sugestis" al Godoy, ke se Hispanio ne volis
perdi siajn rajtojn pri la eksa kolonio, ĝi devus finance
helpi la Unuan Konsulon, ĉar li jam estis sin preparanta
por militi kontraŭ Aŭstrio. Godoy prezentis la aferon
al la reĝo, kaj ĉi tiu, kiu ne volis problemojn, kaj krome
estis preta ekiri por ĉasado, akceptis tion, kion la ĉef-
ministro sugestis: interkonsenti prunton kun la "Konsor-
cio Cabarrús" kaj sendi 400 milionojn al la bankisto
Ouvrard por helpi Napoleonon. Sed perdiĝis survoje
200 milionoj pri kiuj la partneroj klarigis nenion. La
afero havis strangan kulminon: du jarojn poste Napoleo-
no, ja, vendis la Luizianon al Usono.
47