Page 48 - heleco
P. 48
- Alia grava korupta ago de la partneroj estis tiu de la politika ŝanĝo de la lando
rilate al la administrado de la komerco kun la kolonioj. De la tempo de la Konkero,
Hispanio havis ekskluzivan komerc-rajton kun siaj kolonioj en Ameriko. Ĉi tio estis
la vera kaŭzo de la militoj kun Anglujo, ĉar la angloj neniam akceptis tiun "eksklu-
zivecon". La bankistoj Cabarrús kaj Ouvrard, pere de Luciano proponis al Godoy,
kaj ĉi tiu al la gereĝoj, privatigi la koncesiojn kun siaj avantaĝoj kaj malavantaĝoj.
La ŝtato ricevus fiksan monsumon kaj la koncesiuloj alprenus la riskojn, la ĉefa,
la kapto aŭ sinkigo de la ŝipoj fare de la angloj. La reĝo akceptis, kiel kutime,
la proponon de Godoy kaj la "Konsorcio Cabarrús" atingis la koncesiojn. Ili ne
diris al la reĝo ke la Konsorcio povus revendi ĉiujn aŭ partajn koncesiojn al aliaj
kompanioj, kaj tiam aperis nederlandaj, prusaj, aŭstraj kaj eĉ rusaj kompanioj por
akiri iujn komercajn rajtojn. Estis ega gajno por la kvar amikoj kaj partneroj. Ili
pagis al la hispana ŝtato ioman kvanton kaj revendis kontraŭ trioble pli alta prezo.
T. e. ili fariĝis la "ŝlosilo" de la komercado kun la kolonioj: miliona profito kaj
decida influo!
Kiam Luciano forlasis Hispanion, li estis jam unu el la plej riĉaj homoj en Eŭropo.
Iome antaŭ la Kristnasko-festo de 1801, nur jaron post sia unua konfidenca raporto,
Luciano skribis al sia frato, ankoraŭ Unua Konsulo, kvankam jam Konsulo dum-
viva (li ne fariĝus imperiestro ĝis decembro 1804) jenon:
Al la Unua Konsulo, mia kara frato. Mi sciis, ke ci estis malsana. Mi pensas, ke ci tre
serioze traktas la aferojn. Memoru kaj ĉiam memoru, kion diras nia patrino:
hodiaŭaj problemoj solviĝos morgaŭ. Mi deziras al ci la plej bonan. Ne forgesu, ke
Francio bezonas cin kaj ankaŭ Eŭropo bezonas cin.
Kaj nun pri Hispanio. Mi certigas al ci, ke mi estas jam laca, pli ĝuste naŭzita, je ĉi
tiu lando. Mi pasis nur unu jaron kaj ŝajnas kiel jarcento. Frato, la situacio en ĉi tiu
lando deprimas min kaj eĉ pli sciante la "mino", kiu estas la Kolonioj. Mi ne
komprenas, ke la nacio, kiu malkovris kaj konkeris la "Novan Mondon", alvenis al la
bedaŭra stato, en kiu ĝi troviĝas. Nuntempe ĝi estas kvazaŭ cindro kiu atendas ke blovo
de vento ekflugu kaj malaperigu ĝin. Ĉi tie oni bezonas ian Napoleonon. Mi eĉ ne
plu volas paroli kun la gereĝoj. Kion mi diras “gereĝoj”! Karolo kaj Maria Ludo-
vikino estas du pupoj en la manoj de Godoy... kaj la heredonto, la princo de Asturio,
malbonvola, ruza estaĵo, plena je rankoroj, malkuraĝa, perfidema kaj, se io mankus,
malsana. Se ĉi tiu "estaĵo" iam regos, lasu plori Hispanion aŭ tion kio restos el ĝi!
Ci pravis. Ĉi tiu dinastio finiĝis kaj ĝi certe finiĝos pli malbone ol tiu de la Habsburgoj.
Parencaj geedziĝoj kondukis ĝin al kompatinda mensa kaj homa stato. Ne mirinde,
ke el ĉiu Burbono, kiu postvivas en la aĝo de dek jaroj, ses pli frue mortas. Hispanio
bezonas novan sangon!
La malbona afero estas ke la sola kiu povus helpi nin anstataŭigi ilin, estas Godoy, kaj
la "Ekstremadura taŭro" aŭ la "Kolbas-faristo", kiel oni nomas lin, ankaŭ ne estas saĝa
viro... sed oni povas uzi lin por malfermi la pordon kaj poste grasigi ĝin en emerita
Palaco. Krome, Godoy scias, ke lia fino estas proksima, ĉar la Princo kaj tiaj servemaj
nobeloj senkaŝe malamas lin. La heredonto, pro ties patrino la Reĝino, kaj la nobeluloj
ĉar ili ne akiris de li tion, kion ili volis... kaj ĉar ĉi tiuj homoj havas neniujn
principojn krom siaj interesoj, ci jam scias: "se vi donos al mi, mi estas kun vi, se vi
48