Page 49 - heleco
P. 49
ne donos al mi, mi estas via malamiko". La tago, kiam
al li mankos la subteno de siaj "pupoj" (la gereĝoj),
Godoy malaperos el la mapo. Do ne perdu tempon.
Morgaŭ eble estos "tro malfrue".
Mi ne rakontas al ci pri pliaj aferoj, ĉar mi neniel scias,
ĉu la kurieroj atingos la land-limon kaj ciajn manojn
aŭ la manojn de la banditoj. Ankaŭ mi ne parolas al
ci hodiaŭ pri miaj "amrilatoj". Mi renkontis imponan
virinon. Mi rakontos al ci pri ŝi. Frato, mi ŝatus ŝanĝi
scenon kaj postlasi ĉi tiun depresion, kiu premas mian
cerbon. Gardu cin. Luciano.
Postskribo: Cianome mi sendis iujn donacojn al Iliaj
Moŝtoj la gereĝoj kaj Godoy por klini ilin favore al
via proceso kun Portugalio.
- Mi sendis al la Reĝo imponan aron da ĉas-pafiloj.
- Al la reĝino, iuj roboj broditaj per ora fadeno kaj
porcelana servo el Sèvres.
- Al Godoy, grandioza damaska kiraso.
Luciano, kiel oni povas vidi, ne parolas al sia frato
pri siaj koruptoj aŭ "entreprenoj" kaj la facila riĉaĵo
kiun li amasigis dum nur unu jaro. Sed li ne sciis ke
la Unua Konsulo sciis ĉion per Talleyrand kaj Fou-
che. Luciano Bonaparto ĉesis esti ambasadoro de
Francio kaj en februaro de 1802 li forlasis Hispanion
por neniam reveni. Sed li povintis reveni, ĉar kiam
en 1808 la gereĝoj kaj la princo de Asturio donis al
Napoleono la hispanan kronon, Luciano estis la unua
al kiu la franca Imperiestro ofertis ĝin, eĉ antaŭ ol
al Jozefo. Luciano ne akceptis ĝin kaj preferis vivadi
en Romo, kie li amikiĝis kun la papo (kiu eĉ nomumis
lin princo de Canino). Poste, kaj kiam li foriris al
Usono, li estis kaptita de la angloj kaj en Anglujo
li estis tenata dum kvar jaroj. Li revenis nur flanken
de la Imperiestro post la malvenko de Waterloo, kiam
la ratoj fuĝis de la ŝipo, por vivi kun sia frato la mal-
dolĉan finon de la Imperio.
Dum la sekvintaj jaroj, post la foriro de Luciano, la
Hispanio regata de Godoy daŭre restis ligita al Napo-
leono (Imperiestro ekde 1804) kaj ties politiko.
Tiu alianco, kiel sciate, alportis al nia lando katas-
trofojn kiel la perdo de la mararmeo en la Batalo
de Trafalgaro (oktobro de 1805) kontraŭ la angla
eskadro. La malamo kaj rifuzo al la ĉefministro
49