Page 50 - heleco
P. 50
Godojo estis ĝenerala en la lando, sed li persistis en
sia politiko de senĉesa cedo al la francaj postuloj.
Post la fiasko de lia provo invadi Brition, Napoleono
dekretis Kontinentan Blokadon, kiu malpermesis la
komercon de britaj produktoj sur la eŭropa konti-
nento. Portugalio, tradicia aliancano de Anglujo,
rifuzas obei kaj Napoleono decidas sian invadon.
Por tio li bezonis transporti siajn terajn trupojn tien.
La 27-an de oktobro de 1807, la Hispanio regata de
Godoy kaj la Napoleona Francio subskribis la Trak-
taton de Fontainebleau, per kiu oni interakordis ko-
munan franc-hispanan militan invadon de Portugalio,
por kiu estis permesata la paŝo de francaj trupoj tra
la hispana teritorio.
La Traktato entenis planon de divido de la portugala
teritorio post ties konkerado far la franc-hispanaj
trupoj. La suda el tri partoj, tiu apuda al la hispana
Ekstremaduro kie naskiĝis Godoy, estis destinita iĝi
reĝo-lando por tiu ulo. Sendube li konsideris tiun sol-
von kiel decan kulminon de sia politika kariero. Sed
la saman tagon de la subskribo de tiu Traktato, en
la Eskorialo-palaco kie tiam restadis la reĝa familio,
okazis io kio devigis lin pensi ke lia situacio ne tiom
estis firma. Estis malkovrita iu komploto kontraŭ li.
La konspirantoj apartenis al la kamarilo de la princo
Ferdinando, heredonto de la krono, kaj havis ties
konon kaj apogon.
Laŭ la plano de la konspiro, la Princo de la Paco estus
arestata, kaj iu prestiĝa nobelo kaj militisto de tiu ka-
marilo alprenus la komandon de la armeo kaj devigus
la reĝon Karolon abdiki favore al la Princo de Astu-
rio, la heredonto de la krono. La plano estus povinta
sukcesi ĉar la tuta lando abomenis la ĉefministron
Godojon. Sed ĉi tiu estis informita antaŭ la entre-
preno de la operacio kaj li povis abortigi ties real-
igadon. La princo estis arestita laŭordone de lia patro
kiu, kiel kutime, agadis favore al la interesoj de
Godoy.
En la proceso kiun oni faris al li, la Princo Ferdinan-
do kondutis ĝuste kiel li estis. Malkuraĝa kaj ego-
isma antaŭ danĝero, li konfesis ĉion kaj perfidis siajn
50