Page 72 - heleco
P. 72
atenco, la registrar-estro Eduardo Dato, kio estas kroma elmontro de la tiama krizo
de la lando. Detalan priskribon de tiu periodo oni povas vidi en la 88-a numero de
ĉi tiu revuo Heleco, en ties ĉapitro titolita «La ŝtorma jaro 1917 kaj ties sekvoj»,
en la ret-adreso: https://carleos.epv.uniovi.es/~faustino/heleco/88/15-16.html
Resume, pri la politika krizo kiu ruinigis la monarkian reĝimon kaj ebligis stariĝon
de Dua Respubliko pli respondecis la objektivaj cirkonstacoj de la lando sed ankaŭ
personaj eraroj de la reĝo. Li sufiĉe respondecis pri la militista katastrofo de Annual,
en kiu pereis pli ol dekmilo da hispanaj soldatoj kaj multaj aliaj estis kaptitaj de
la maŭroj. Tiu milita malvenko estis rezulto de la eraroj de la generalo Silvestre,
amiko de la reĝo, kaj la koruptado reganta en Hispanio: La soldatoj estis mise
vestitaj kaj ekipitaj. Oni porciumis al ili la manĝaĵon kaj ŝuo-vestaĵojn. Ekzistis
ĝeneraligita korupto ene de la militistaro, deturnante provizaĵojn de la trupo
profite al kelkaj koruptaj oficiroj. Alfonso la 13-a sufiĉe kulpis pri tiu milita
katastrofo ĉar li malprudente sin tenis favore al la militistaro kiu postuladis
tiutipajn koloniismajn aventurojn.
Sed inter tiuj eraroj pli gravis tiu de la akcepto de la militista puĉo de Miguel-
Primo-de-Rivera en la jaro 1923. Tiu generalo ne havis klaran politikan progra-
mon sed svagajn ideojn pri armeaj virtoj kiaj ordo, disciplino, aŭtoritato kaj
amo al la patrujo, sed ĉefe inspiris lin la modelo de la itala faŝista lidero Benito
Mussolini, kiu estis metinte finon al la parlamenta kaj konstitucia reĝimo en tiu
lando. Tiu itala modelo influis ankaŭ sur la reĝo Alfonso la 13-a; li imitis la
italan reĝon kaj konsentis la personan diktaturon de la ribelinta generalo. Sed al
Primo-de-Rivera mankis la persona karismo de Mussolini kaj krome li ne disponis
je popolamasa partio kia la itala faŝismo; lia apogo estis ĉefe la armeo sed ankaŭ
la superregantaj sociklasoj, la klerikaro, la konservativaj fortoj… Malantaŭ lia milit-
ista regantaro troviĝis la sama pov-bloko kiu estis reginta la landon dum la reĝimo
de la Restariĝo, t. e. la oligarkio de ter-posedantoj kaj industrio-mastroj. Primo-
de-Rivera sin deklaris unika ministro, regante per dekreto-leĝoj, helpita aŭ
konsilita de la Militista Direktorio. Komence lia regado atingis iajn sukcesojn,
eble pro tio ke ĝi estis pli stabila kaj daŭra ol tiuj registaroj de la konstitucia
etapo. Li persekutis la anarkiistojn kaj komunistojn, kaj sufokis la naciismojn;
poste estis malpermesataj ĉiuj partioj kaj li intencis formi unu solan simile al la
itala faŝismo, sed tiu provo ne estis sukcesa. La plej notinda atingo de lia
regado estis la restarigo de la situacio en la fronto de la milito en Maroko.
Primo-de-Rivera interakordis kun Francio militan ofensivon en tiu teritorio kaj
fine la hispana marameo realigis venkan elŝipiĝon kaj konkeron en Alhucemas.
Per la ĉapitro: «1923-1930. La Direktorio de Primo de Rivera», ret-adreso:
https://carleos.epv.uniovi.es/~faustino/heleco/88/17-20.html de la menciita 88-a
numero de ĉi tiu revuo Heleco, oni informas ke tiu sukcesa afero de Alhucemas
kuraĝigis la diktatoron pludaŭrigi sian Direktorian reĝimon anstataŭ retiriĝi
post la plenumado de la plej urĝaj taskoj. Nun ni volas atenti pri la afero de la
72