Page 73 - heleco
P. 73
koruptado dum tiu periodo de la Militista Direktorio kaj
ĝenerale de la reĝado de Alfonso la 13-a. Dum tiu reĝado
la korupto inundis ĉion. La armeaj kaj civilaj aŭtoritatuloj
estis implikitaj en la afero. La milito en Maroko, per kiu
la militistaro volis forviŝi siajn fiaskojn de la 19-a jarcento,
kiu kulminis per la perdo de Kubo kaj Filipinoj, estis
bona ekzemplo de korupto kaj politika ne-kompetenteco,
ĉar tiu imperia aventuro forprenis trionon el la Ŝtata Buĝeto.
Tiu milito utilis nenion al Hispanio; ĉio estis perdoj je mono
kaj sango. Sub la regado de Alfonso la 13-a, firmiĝis unu
el la plej grandaj riĉaĵoj en la mondo, tiu de Juan March,
kiu kontrolis tabak-entreprenojn, bankojn, kargo-kompa-
niojn kaj la gazetaron, tirante la fadenojn de la politiko, kaj
kiu, kiam li devis resti en malliberejo, li estis tie kvazaŭ
gasto je luksa hotelo.
Kaj same estis koruptado en la justico-administrado. La
generalo Eduardo López Ochoa raportis en 1930 ke plej-
multe el la juĝistoj kaj anoj el la Plejsupera Tribunalo
estis atingintaj sian postenon dank´ al politikaj intrigoj
kaj sentencadis favore al siaj patronoj, kaj same oni povus
diri pri la tribunalaj sekretarioj kaj funkciuloj. Pri la grava
kaciko Juan de la Cierva, oni diris ke en la provinco de
Murcio falus eĉ ne unu sola folio sen lia permeso. Plene es-
tis je lia servo kelkaj juĝistoj de la Plejsupera Tribunalo,
kaj tial li ĉiam povis kalkuli je favoraj sentencoj por li aŭ
lia amikoj. Iu jur-profesoro asertis ke la deliktoj de ŝtelo
kaj rabo ekzistis en Hispanio nur por mon-kvanto malpli
granda ol cent-mil pesetoj, al pli altaj monsumoj oni asignas
la kvalifikon je «prifinancaj aferoj». En ĉiu ajn civila aŭ
kriminala jur-afero, kiu devus pasi tra la tribunaloj, oni de-
vis apartigi ioman mon-sumon por grasigi la radojn de la
justico. Evidentas ke tiorilate la afero ne multe ŝanĝiĝis
ekde la epoko kiam Cervanto, per sia verko Donkiĥoto,
priskribis la funkciadon de la justico en sia epoko.
Antonio Maura, kiu estris la registaron kvinfoje inter
1903 kaj 1922, volis entrepreni la purigadon de la balot-
sistemo por meti finon al la kacikeca influo en tiu tereno
altiris sur sin, pro tio, la ĉagrenon de la reĝa patrino,
María Cristina, kiu konsideris ke tia sistemo estis esenca
por la konservado de la monarkio. Maura mem uzis poste
tiun sistemon siafavore kiam li komprenis ke se la balot-
74