Page 74 - heleco
P. 74
ado estus pli puraj kaj demokratiaj atingus pli favoran rezulton la respublikanoj
kaj la socialistoj. La balotado de la 9-a de aprilo de 1916 estis aranĝita por ke la grafo
Romanones atingu ampleksan plimulton. La Parlamento rezultinta el tiu balotado
estis nomita «la Korteso de la parenculoj» ĉar la ĉefaj lideroj de la konservativa
kaj liberala partioj sukcesis ke iliaj familianoj atingu parlamentajn seĝojn.
La socialista presaro informis ke la ĉefaj politikistoj mem troviĝis en la direktor-
aro de la plej prosperaj entreprenoj de la lando, kiel pruvo ke Hispanio estis
kontrolita de iu malgranda elito de privilegiuloj. La ministroj de la registaro aktive
partoprenadis en la koruptado. Dum la Mond-Milito, la ministro pri Financoj, Santiago
Alba, amasigis kapitalon dank’ al lia alianco kun la malhonesta magnato Juan
March, kiu estis eltirante kolosan profiton pro la eksportado de nutraĵoj al la
militantoj, samkiel lia ĉefa negoco: la kontrabando de tabako. Alba atingis por
March kelkajn permesojn de eksportado kiuj permesis al la plutokrato eviti la
laŭleĝajn restriktojn. En 1916, la Registaro malpermesis la eksportadon de rizo
el Valencio. La agentoj de March en la Valencia regiono komencis amasigi
grandegajn kvantojn da rizo kaj petis eksterordinaran permeson, asertante, ke
ekzistis pluso, kiu superis la absorb-kapablon de la merkato. Ne postulinte ajnan
pruvon aŭ farinte ajnan inspektadon, Alba akiris la permesilon, kiun li deziris
por March, kio permesis al ĉi tiu vendi en Eŭropo altpreze, la rizon kiun antaŭe
li estis aĉetinte je ege malalta prezo. Alba kaj la grafo Romanones faris nenion
por eviti la grandskalan tabak-kontrabandon de March. Ŝanĝe de la ekonomia apogo
de March al Alba, ĉi tiu aranĝis ĉion por ke la magnato atingu parlamentan
seĝon en 1923. Kelkaj gravaj kaj influaj registrar-oficistoj estis en la salajro-
etato de la magnato, inter ili Alejandro Lerroux.
Ĉi tiu ulo meritas apartan atenton. Alejandro Lerroux estis ĵurnalisto kaj politik-
isto de respublikana ideologio. Fondinto kaj gvidanto de la Radikala Respublik-
ana Partio, dekomence li estis polemika politikisto, precipe konata pro sia demagogia
retoriko. Kun laborista diskurso, kontraŭ-klerikala kaj tute kontraŭa al la tiam nask-
iĝanta kataluna naciismo, dum lia unua politika etapo li iĝis elstara politika gvid-
anto en Barcelono. Kelkaj el liaj agresemaj artikoloj alportis al li problemon kun
la leĝo, pasigante naŭ monatojn en malliberejo. En 1901 li unuafoje estis elekt-
ita deputito, posteno kiun li revalidigis en la balotadoj de 1903 kaj 1905. Ĝis
1903 la Lerrouxist-movado atingis sian pinton en Barcelono. Tiun jaron, krome,
li partoprenis la fondon de la Respublikana Unio, kune kun la “historia” res-
publikano Nicolás Salmerón. Respondeca pri la disvolviĝo en Barcelono de labor-
ista politiko, en 1907 li iniciatis en la urbo iun "Domo de la Popolo". En tiu
tempo li elstaris pro sia kontraŭ-klerikala teniĝo. Poste ni havos okazon vidi lian
malhonestan politikan trajektorion, sed jam en tiu lia unua etapo de lia politika
kariero li estis implikita en koruptaj aferoj.
Sed, kiel dirite, la korupt(ad)o estis ĝenerala en la hispana politiko ĉiunivele. Tiel
en Andaluzio, kiel en Katalunio, la reĝo ne estis interesita stimuli la socian
74