Page 75 - heleco
P. 75
harmonion. En Maroko, granda parto el la malavaraj mon-
rimedoj destinitaj al konstruado de vojoj kaj kazernoj, kaj
aĉeto de provizoj, finiĝis en la poŝoj de la koloneloj kaj
generaloj, kiuj, en kelkaj kazoj, eĉ alproprigis al si la
monon teorie destinitan al subaĉeto de maŭraj estroj kiuj
vere ne ekzistis. Per tiaj manovroj, kunligitaj kun la grand-
skala vendo de armilaro far ĉefoficiroj, konsiderindaj
riĉaĵoj estis amasigitaj. Same kiel la mispagitaj registrar-
oficistoj kiuj vivtenis sin per subaĉetaĵoj, ankaŭ la mal-
superaj oficiroj interŝanĝis armeajn provizojn kiel sapo,
konstru-materialoj, manĝaĵoj, armiloj, municio… Oni mal-
kovris ke en iu municio-deponejo, 77 milionoj da pesetoj
estis elspezitaj lasante nenian ajnan kontan spuron. La ofi-
ciroj kaj ties edzinoj interŝanĝadis armilojn kaj municion
kontraŭ freŝaj legomoj en la marokaj merkatoj. Indiko
de la grando de la koruptado estas la fakto ke, en 1921,
kiam Santiago Alba estis ministro pri ŝtato, kun la helpo de
Juan March, amasigis konsiderindan riĉaĵon vendante arm-
ilojn al la marokaj ribelintoj. Tiam, la Trasmediterranea
Firmao, de kiu March estis unu el la ĉefaj akciuloj, havis
monopolon pri la transportado de soldatoj kaj materialoj
al la nordafrika marbordo dum la milito. La korupto de
la militistaro ne estis limigita al la maroka kolonio.
Kaj, kiel dirite, en la fono kaj la bazo de la tuta sistemo
estis la kacikismo; ĉi tiu estis kvazaŭ institucio. Same
kiel la impost-kolektisto, la urbestro kaj la juĝisto, ankaŭ
la kaciko povis alproprigi al si la komunumajn terojn,
permesi al sia grego paŝti en la tereno de liaj najbaroj,
devii la akvofluon el la bienoj de liaj malamikoj kaj ĝin
kanaligi al la propraj, kaj fari laboraĵojn en siaj propraĵoj
koste de la municipo. Komence de la regad-etapo de Miguel
Primo-de-Rivera ŝajnis ke li volis meti finon al tia situacio
de ĝenerala koruptado kaj tiorilate li ĝuis ian popolan
aprobon. Okazis ke tiam en Hispanio ekzistis, ekde la
katastrofa jaro 1898, ia kvazaŭ mesia espero pri la apero
de iu reganto kiun oni nomis «Cirujano de Hierro»
(Fera Kirurgo) kiu metus finon al la dekadenco kaj la
koruptado de la lando. Nu, Primo-de-Rivera prezentiĝis
kiel tiu personulo kaj multaj hispanoj kredis lin. La
manifesto kiun li publikigis la 12-an de septembro estis
pamfleto kontraŭ la nepotismo kaj la korupto de la
75