Page 76 - heleco
P. 76

politika sistemo de la konstitucia monarkio. Li invitis la
                                   popolon denunci ĉian "mal-bonfaradon, subaĉeton aŭ mal-

                                   moralecon" kun la promeso malfermi “procezon, kiu sen-
                                   ĉese punu tiujn, kiuj ofendis kontraŭ la lando, koruptante
                                   kaj malhonorigante ĝin”, laŭdinda ambicio, kiu ne ŝajnis

                                   akordiĝi  kun  la  fakto  ke  la  armea  kariero  de  Primo  tre
                                   estis bazita sur la korupta esenco de tiu sistemo.
                                   Sed dum iom da tempo estis loko por la espero. La tiamaj
                                   sindikatoj, CNT kaj UGT havis nenian intereson defendi la

                                   koruptan  konstitucian  sistemon.  Sed  ĉar  la  CNT  kaj  la
                                   Komunista Partio estis eksterleĝaj kaj centoj da iliaj aktiv-
                                   uloj estis en malliberejo, la socialistoj Francisco Largo Ca-

                                   ballero kaj Pablo Iglesias vidis tion kiel ilian grandan ŝancon
                                   plifortigi la socialistajn partion kaj sindikaton koste de la
                                   plej maldekstraj organizaĵoj kunlaborante kun la diktato-
                                   ro. Aliaj socialistaj lideroj kiel Indalecio Prieto ne apogis

                                   tion. Sendube tia teniĝo povas esti konsiderata kiel ia formo
                                   je korupto, sed notindas ke  ĉi-kaze  temas  ne  pri  persona
                                   sed kolektiva korupto, ĉar tiuj uloj, farante tion, respegulis

                                   la senton de la grandparto el la membraro de ilia partio. T.
                                   e., temas pri la klasika rifuzo aŭ abomeno de la komunismo
                                   kaj anarkismo far personoj kiuj, tamen, sin difinas kiel social-

                                   istoj,  kiel  la  rusaj  menŝevistoj  kaj  la  socialdemokratoj  de
                                   Germanio kaj aliaj lokoj.
                                   Sed ĉiukaze, kiu ajn estus la espero kiun Primo-de-Rivera

                                   povus esti vekinta en la hispanoj, socialistoj aŭ ne, baldaŭ
                                   estis multaj kaj gravaj kazoj de koruptado de la nova reĝimo
                                   kiu tute ne plibonigis la situacion. La diktatoro tute ne metis
                                   finon al la kacikismo, laŭ promesite, sed li nur metis la

                                   kacikec-sistemon serve de lia reĝimo kaj volis krei propran
                                   partion surbaze de tiu personalo. Iuj personoj en rilato kun
                                   la antaŭa koruptado fuĝis eksterlanden. Laŭ la gazetaro,

                                   Juan March –same kiel liaj marionetoj, Alejandro Lerroux
                                   kaj  Alba–  fuĝis  en  ekzilon.  La  landlima  polico  ricevis
                                   ordonon aresti lin, sed oni ne povis fari tion ĉar March estis
                                   en  Madrido.  Fakte, jam  la 19-an  aŭ  20-an  de  oktobro,  la

                                   komercisto havis la aŭdacon peti intervjuon kun Primo.
                                   Kio  ajn  estis  dirita  en  tiu  unua  el  la  multaj  kunvenoj,
                                   kiujn ili havis, March sukcesis konvinki la diktatoron ke

                                   lia  tabak-komerco  alportus  profiton  al  la  ŝtato  kaj  ke  la
                                   reĝimo gajnos pli el la kunlaboro ol el la konflikto kun li.

                                                        76
   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81