Page 77 - heleco
P. 77
Malgraŭ la pruvoj ke li daŭrigis siajn kontrabandajn agadojn, baldaŭ iĝis klare ke la
diktaturo ne plu konsideris lin unu el siaj celoj. La kargo-kompanio de March,
Compañía Trasmediterránea, komencis ricevi signifajn registarajn subvenciojn,
lia firmao Petróleos Porto Pi profitis ŝanĝon en la kotizado de la fuelo, kaj estis
finfine koncesiita al li la ŝtat-tabaka monopolo en Maroko en 1927.
La reĝo Alfonso, kiu elspezis multe pli ol li ricevis de la malavara registara stipendio,
estis implikita en koruptaj entreprenoj kaj apogis plurajn neklarajn firmaojn sub
lia nomo. Laŭ onidiro, li estis subaĉetita fare de fraŭdulo, Isidro Pedraza de la Pascua,
por igi la registaron financi la eksterordinarajn fervojajn konstru-projektojn de la
Hispana Societo de Industrioj kaj Elektra Trakcio. Alie, oni aljuĝis sen aŭkcio aŭ
konkurso de la telefona servo, al entrepreno kie eniris kiel advokato kun 20 aŭ 25
mil pesetoj je salajro, José Antonio, la dudekunujara filo de la Diktatoro, kiu estis ĵus
fininta sian karieron. Ministroj, altrangaj armeaj oficistoj kaj gravuloj de la partio de
la diktatoro, la Patriota Unio, ne hezitis uzi sian pozicion, kaj la foreston de vigla
opozicio, por certigi sinekurojn aŭ atingi profitdonajn registarajn kontraktojn.
Same favora fiska imposto estis koncesiita al hidr-elektra firmao, la Sociedad
Saltos del Alberche, kiun la ministro Rafael Benjumea kreis por konstrui digon ĉe
la rivero Alberche, okcidente de Madrido. Inter ties direktoraro estis la Ministro
pri Milito, Juan O'Donnell, Duko de Tetuano, kiu eniris en la registaro ŝarĝita
je ŝuldo, kaj mortis riĉa en 1928. Tri aliaj ministroj havis profitdonajn rilatojn
kun bankoj, industriistoj kaj terposedantoj: José Calvo Sotelo (Fisko), ĉe la
Banko de Katalunio kaj la Centra Banko, de kies direktoraro li iĝis prezidanto tuj
kiam li forlasis la Registaron; José María Yanguas Messía (Ŝtato), kun min-
industriaj kompanioj, kaj la Grafo de Andes (Ekonomio), kun terposedantoj. Iu
intima amiko de la diktatoro, José Sanjurjo, prezidis la firmaon kiu havis la koncesion
de la monopolo de civila aertransporto en Hispanio, Concesionaria de Líneas Aéreas
Subvencionadas SA, kies profito venis ĉefe el publikaj subvencioj. Okazis diversaj
kazoj de fraŭdo kiuj ne estis procesitaj pro registara interveno. Unu el la plej famaj
estis tiu de iu banko de Bilbao. Pro la nekompetenteco de ĝiaj administrantoj,
nerespondeca spekulado kaj malzorgema invest-politiko, la banko kolapsis en 1925
kun ŝuldo de 92 milionoj da pesetoj. Kelkaj el la direktoroj de la ento alproprigis
al si la monon de la deponantoj, kio kaŭzis la ruinon de multaj homoj. Oni
komisiis al la juĝisto Pedro Navarro esplori la rolon de la direktoro de la banko,
Juan Núñez, kaj iuj aliaj altrangaj oficialuloj kiuj atingis egan riĉaĵon el la afero.
Inter la arestitoj estis la grafo de Abásolo, la markizo de Aldama kaj la grafo de
Gaitanes, ĉiuj el ili amikoj de Alfonso la 13-a. La grafo de Floridablanca, la bofilo
de Aldama, petis la intervenon de la reĝo, kiu tuj vokis la prokuroron de la Supera
Kortumo, la ĉiam obeema Galo Ponte y Escartín, kaj ordonis al li liberigi ĉiujn tri
nobelojn. Ponte iris al Bilbao, ordonis al Navarro liberigi ilin, detruis la pruvojn
kontraŭ ili, kaj punis Navarro-n per deviga translokigo. La Plejsupera Kortumo
nuligis la grandegajn monpunojn kiujn oni estis truditaj al la akuzitoj. La reĝo
laŭdire ricevis milionon kaj duonon da pesetoj por lia interveno en la kazo.
77