Page 78 - heleco
P. 78

Post 1926, kiam la malkontento komencis pliiĝi, la organizado de homamasoj, kiuj
       aklamadis la diktatoron en la paradoj kaj manifestacioj de la Somaten-milico kaj
       la Patriota Unio povus esti konsiderata parto de la kaŝita korupto de la reĝimo,
       ĉar ĝi implicis enorman koston por la urbaj aŭ provincaj aŭtoritatoj, laŭ la kazo,

       aŭ por la nacia registaro.
       Iu plia kazo de la ofta koruptado de la epoko, kiun Primo-de-Rivera nek povis nek
       volis elradikigi estis tiu de la usona art-komercisto Arthur Byne, agento de William
       Randolph Hearst, tre ege riĉa kaj avida magnato. Byne organizis la aĉeton kaj

       eksportadon al Usono, ŝtono post ŝtono, je astronomia kosto, de pluraj historiaj
       konstruaĵoj, inkluzive de la monaĥejo de Santa María la Real de Sacramenia
       (Segovio), operacio kiu estis rajtigita spit’ al tio ke ĝi malobservis la leĝaron
       aprobitan fare de Eduardo Callejo de la Cuesta, ministro pri Publika Instruado kaj
       Belartoj. Byne fanfaronis antaŭ la arkitektino de Hearst, Julia Morgan, ke li povis
       venki la leĝajn obstaklojn dank'al siaj abundegaj subaĉetaĵoj al oficialuloj de la

       ministerio, ŝajne inkluzive de la ministro mem. La oficiala konsento al la agadoj de
       Byne iĝis eĉ pli evidenta en 1927, kiam la komercisto estis ordenita, kurioze, per
       la Kruco de Armea Merito “pro liaj servoj al hispana kulturo”.
       La reĝimo organizis landan abonkampanjon por rekompenci la diktatoron pro lia

       "sinofero" favore al Hispanio: kompanioj kaj bankoj estis oficiale informitaj, ke
       ilia teorie libervola kontribuo estos determinita laŭ ilia spez-grando. La 9-an de
       marto 1929, Primo publikigis unu el siaj plej naivaj kaj hipokritaj neoficialaj
       notoj, per kiu li klarigis, ke la celo de la landa abono estis havigi al li “domon,
       kiu estus deca ŝirmejo de mia deviga ripozo post la kruda lukto de ĉi tiuj jaroj kaj

       taŭga solvo por la vivo de mia familio». La “donacoj” atingis la sumon je pli ol
       kvar milionoj da pesetoj. La reĝo estis akuzita je ricevado de subaĉetaĵoj por
       helpi firmaojn akiri favorajn kontraktojn, kaj la diktatoron, de profitado el la
       distribuado de registaraj kontraktoj.
       Tiom ega koruptado eblis tial ke oni estis pli limiginte la malgrandan sendepend-

       econ de la juĝistaro. Unu dekreto de la 16-a de majo 1926 estis doninta al la
       Registaro la povon trudi sentencojn sen pli da limo ol “la bono por la lando”. Ĉiuj
       leĝaj baroj al tiu dispozicio estis suspenditaj kaj oni ne povus prezenti apelacion
       kontraŭ tiuj juĝoj krom antaŭ la Registaro mem. Alia dekreto de la 14-a de junio
       1926 kreis la tiel nomatan “Juĝista Konsilio”, kun la povo revizii ajnan decidon de

       la juĝistaro kaj forigi ajnan juĝiston kies agoj malplaĉus al la Registaro. Alia
       dekreto de la 14-an de oktobro 1926 donis al la Registaro la povon revoki la
       decidojn de la Plejalta Tribunalo, kio eliminis ajnan eblecon je jura apelacio kontraŭ
       registaraj decidoj. Responde al kreskanta opozicio kontraŭ la reĝimo, ĉiu signo

       de aŭtoritato de la juĝistaro super la Registaro estis forigita. Alia dekreto de la
       22-an  de  decembro  1928  donis  al  la  Registaro  la  povon  eksigi,  transloki  aŭ
       devige emeritigi ajnan juĝiston, magistraton aŭ prokuroron. Tiu povo estis pli-
       grandigita  per  nova  dekreto  de  la  3-an  de  februaro  1929  kiu  permesis  al  la
       Registaro transloki, suspendi aŭ eksigi ajnan oficiston kiu montrus malamik-
       econ al la reĝimo aŭ iamaniere malhelpus ties politikojn.

                                                        78
   73   74   75   76   77   78   79   80   81   82   83