Page 79 - heleco
P. 79
Tia enorma jura subprema aparato de diktaturo ne estis uzita
por persekuti la krimon kaj la korupton sed ĝuste kontraŭ
ties viktimoj, la proletaro kaj la kamparanaro, kaj kontraŭ
la denoncantoj de tiu sistemo, la intelektuloj kaj la honestaj
politikistoj (ekzistis iuj). Inter la intektuloj kiuj devis suferi
la persekutadon far la reĝimo, per enkarceriĝo, ekzil(iĝ)o aŭ
alimaniere elstaris Miguel de Unamuno, Fernando de los Ríos,
Luis Jiménez de Asua, Manuel Hilario Ayuso Iglesias, José
Giral… Rilate al la laboristaro, en la industriaj centroj, ĉefe
Katalunio, la sindikataj aktivuloj devis suferi la subprem-
adon far Severiano Martínez Anido, kruela kaj perfortema
homo kiu agadis kontraŭ la anarkisma movado jam antaŭ
la diktaturo de Primo-de-Rivera. Ĉi tiu nomumis Severiano-n
ministron pri Internaj Aferoj por gvidi la kontraŭlabor-
istan politikon land-skale.
Kompreneble tia politiko fine ruinigis la bonan rilaton kiu
dekomence ekzistis inter la diktaturo kaj la socialista sindi-
kato UGT, kiu estis perdante anojn laŭlonge de la fia kaj
korupta regado de Primo-de-Rivera. En la jaro 1929 la pres-
tiĝo de la reĝimo estis nula en ĉiuj sektoroj de la hispana
socio, eĉ la militista kiu ĝis tiam estis la ĉefa apogo de
Primo. Ĉi tiu estis atinginte la miraklon, same kiel Godoy
en la antaŭa jarcento, unuigi la tutan landon… kontraŭ li.
Por ke li mem perceptu tion devis okazi la afero Sánchez
Guerra. Ni dediĉu ioman atenton al tiu afero.
José Sánchez Guerra estis unu el la multaj politikistoj de
la epoko, nek pli nek malpli bona aŭ honesta ol la multaj
kiuj estis ludintaj politikajn rolojn dum la malstabila reĝado
de Alfonso la 13-a. Trifoje ministro, unufoje eĉ Registar-
Prezidento, kaj aliaj influaj postenoj: dufoje Guberniestro
de la Banko de Hispanio, Prezidento de la Korteso… En
tiu politika sistemo, kie la registaroj daŭris malmulte kaj
estis oftaj ŝanĝoj en la altaj postenoj de la Administracio,
ekzistis kelkdeko da uloj kiaj Sánchez Guerra. Krome dum
lia politika kariero li ne speciale distingiĝis pro sia honest-
eco; li estis unu el la multaj politikistoj kies kariero dependis
de la kacikeca sistemo kaj ties korupta funkciad-maniero.
Li apartenis al la politika klientaro de Antonio Maura, kaj
kune kun ĉi tiu li forlasis la liberalan partion por aniĝi al
la konservativan… do, io tre normala en la epoko. Tial neniu
povus pensi ke li, en la lasta etapo de sia vivo, ludus tiun
indan kaj heroan rolon kontraŭ la diktaturo kaj la monarkio
kiu igis lin elstari en la tiutempa historio de nia lando.
79