Page 80 - heleco
P. 80
Li kuraĝis admoni la reĝon rifuzi la diktaturon, sed Alfonso la 13-a troviĝis tre
komforta en la politika sistemo establita de Primo-de-Rivera. Do, Sánchez Guerra
pasis al la opozicio. Li libervole ekziliĝis en Francion en septembro de 1927. En
Parizo, li fariĝis la gvidanto de la puĉoplano kontraŭ la diktaturo. La 29-an de
januaro de 1929 li revenis en Valencion por gvidi la ribelon. Estis interakordite la
helpo kaj partopreno de la tiea generalo Alberto Castro Girona, sed ĉi tiu, last-
momente ne kuraĝis entrepreni la operacion kaj arestis la konspir-estron. Sánchez
Guerra estis malliberigita en prizonŝipon en Valencio. La proceso kontraŭ li kaj liaj
komplicoj komenciĝis la 25-an de oktobro. Dum la proceso, Sánchez Guerra ne
hezitis proklami la ribelan naturon de la operacio kiun li provis realigi, kaj la
justecon de tiu faro kontraŭ la diktaturo. Tial rezultis tre strange ke la tribunalo
absolvis lin. Primo-de-Rivera perceptis kiel vango-frapon tion ke iu tribunalo, krome
militista, senkulpigu konspiranton kontraŭ lia reĝimo. Plej grave por li estis tio ke
Sánchez Guerra kaj ties komplicoj estis vivuataj kaj aklamataj de egaj hom-amasaj
manifestacioj kiam ili estis kondukataj antaŭ la tribunaloj, kaj dume tute ne aperis
surstrate, por defendi lian reĝimon, la membraro de la Patriota Unio, la partio kiun li
estis formante, kaj de la Somaten-milico kiu estis kvazaŭ lia pretora gvardio.
Por klarigi al si la situacion, Primo skribis al la General-kapitanoj de la militistaj
regionoj demandante ĉu li daŭre kalkulis je ilia apogo. Ĉi tiu elpaŝo estis granda
eraro ĉar li en tiu konsulto ignoris la reĝon, kiu estis la plejkomandanto de la landa
armeo kaj krome la sola persono kiu povus rajtigi aŭ ne la landan regadon.
Alfonso la 13-a alvokis Primo-n kaj akre skoldis lin, kio montris al la diktatoro ke
li ne plu ĝuis la reĝan favoron. Krome la respondo de la armeestroj estis sufiĉe
ambigua; la generaloj deklaris ke ili estis plene lojalaj al la reĝo. Ĉio-ĉi estis ia
delikata maniero diri al la diktatoro ke li devus rezigni sian politikan rolon. Li
demisiis la 28-an de januaro de 1930 kaj ekziliĝis en Parizon, kie li mortis ses
semajnojn poste. En la fina etapo de lia regado, Primo-de-Rivera eĉ ne ĝuis la
apogon de la industria kapitalista klaso kaj la terposedanta oligarkio kiujn li
tiom multe favoris. Okazis ke post la jaroj de ekonomia progreso, kiuj favoris
lian pozicion, venis la ekonomia krizo de 1929 kiu tiom malfavore efikis kontraŭ
la tuta sistemo. Ni memoru ke tiu krizo favoris la potenciĝon de la naziistoj en
Germanio. En Hispanio ne nur la diktaturo sed ankaŭ la monarkio kaj poste ankaŭ
la respubliko, kiel ni vidos, estis viktimoj de tiu kolosa krizo.
Post la falo de la diktatoro, la monarkio enkarnigita de Alfonso la 13-a ne multe
povis rezisti la kolosan oponon de ĉiuj sociaj sektoroj kiuj estis kontraŭ-starante
la diktaturon. La lideroj de la diversaj partioj kaj famaj intelektuloj publike pledadis
por starigo de respubliko. Ankaŭ la iama monarkiisto José Sánchez Guerra faris
diskursojn kontraŭ la monarkio. En la armeo, inter la junaj oficiroj kreskis sentoj
favore al la starigo de respublika reĝimo. Okazis militista ribelo, mise organizita,
celante proklami Respublikon, sed kvankam ĝi fiaskis, la maniero kiel oni pro-
cedis kontraŭ la responsuloj, la oficiroj Hernández kaj Galán, alportis eĉ pliajn
popolan malamon kontraŭ la monarkio. Tiuj junaj oficiroj estis arestitaj, juĝitaj
kaj paf-mortigitaj, kaj tiele ili iĝis martiroj de la respublika afero.
80