Page 81 - heleco
P. 81
La 13-an de aprilo de 1931 okazis en la lando balotado por elekti la urbestrarojn.
La fakto ke en la urboj, kie ne funkciadis la kacikisma kontrolo de la balotado,
venkis la respublikanaj fortoj, estis interpretita kiel ĝenerala popola rifuzo al la
monarkio. Pri tiuj eventoj estas informo en Esperanto en la 88-a numero de ĉi
tiu revuo Heleco, en la ret-adresoj:
https://carleos.epv.uniovi.es/~faustino/heleco/88/21-23.html
https://carleos.epv.uniovi.es/~faustino/heleco/88/24-26.html
La Dua Respubliko estis proklamita la 14-an de aprilo 1931, meze de popola jubilo
en la ĉefaj urboj. La homamasoj kriadis insultojn kontraŭ la reĝo pro lia korupto.
Iu verkisto diris: «Nun Alfonso la 13-a ne estas elĵetata kiel kontraŭ-konstitucia, sed
kiel ŝtelisto». La indigno pro la ekscesoj de la monarkio kaj la diktaturo kreis troajn
esperojn pri tio, kion la nova reĝimo povus oferti. La sekvoj de la tutmonda recesio
intensigis la bezonon de reformoj pri socia protekto kaj terposedado, sed la Respu-
bliko havis malgrandan ekonomian kapablon enkonduki ŝanĝojn pro la peza
financa ŝarĝo heredita kaj la malfido de la internaciaj bankoj. Ĝuste de la komenco,
la politikaj fortoj de la dekstraro komencis plani la detruon de la nova reĝimo. Krome,
la kunlaboro de la socialista sindikato kun la diktaturo estis generinta kontraŭ-
socialisman senton en la anarkistaj medioj kio ege damaĝus la Respublikon.
Sociaj konfliktoj en la sudo de la lando, kie la terposedanta oligarkio malaltigis
la salajrojn kaj senlaborigis multajn kamp-laboristojn, provokis perfortan reagon
de la policaj fortoj. Tio draste malpliigis la kapablon de la Respubliko atingi
reĝimon de kunvivado. La nova reĝimo estus detruita ĉar ĝi provis efektivigi
reformojn kaj malsukcesis en tiu celo.
Okazis ke, fakte, la starigo de la nova reĝimo ne ŝanĝis la ekvilibron de socia kaj
ekonomia povo. La riĉeco kaj influo de la terposedantoj, industriistoj kaj bank-
istoj ne malpliiĝis la 14-an de aprilo de 1931, kaj same oni povas diri pri la presaro,
ĉiam kontrolata de la superregantaj klasoj. La politika potenco estis demarŝata tiam
de malstabila koalicio de moderaj fortoj: socialistoj, respublikanoj el diversaj tipoj
kaj la radikala partio de la nefidinda Lerroux. Prezidis la Respublikon Niceto Alcalá
Zamora, malamiko de Alfonso la 13-a sed ne simpatianto de sociaj reformoj. La
reformoj kiujn la registaro, subgvide de Manuel Azaña, volis entrepreni, daŭre
koliziis kun la interesoj de tiuj reakciaj potencoj. Lerroux estis nomumita ministro
pri Eksteraj Aferoj, ĉar tiele li havis malpli da ŝancoj defraŭdi financon. En decembro
81