Page 82 - heleco
P. 82

1930, kiam la membroj de la revolucia komitato estis en malliberejo, Lerroux orga-
       nizis  popolan  kveston  favore  al  ili  sed  la  kolektita  mono  malaperis.  La  mal-
       amikeco de la dekstraro kontraŭ la Respubliko rapide manifestiĝis. La ministro
       pri Financo, Indalecio Prieto, anoncis en la unua registara kunveno, ke la peseto

       estas malfortigita pro grandskala kapitalfuĝo. La reĝo estis akuzita je administra
       malmoraleco, li estis forportinta riĉaĵon je 85 milionoj da pesetoj je lia foriro el
       Hispanio. La peseto malplivaloriĝis je 22 elcento rilate al la usona dolaro. La
       decido de Prieto elradikigi la korupton gajnis al li la malamikecon de la entre-

       prenistaro kaj komercistoj kiaj Juan March. La celo de la respubliko plibonigi la viv-
       kondiĉojn de la plej malriĉaj membroj de la socio postulis signifan redistribuon de
       la riĉaĵo. Dum la tutmonda depresio, salajra pliigo kaj la kosto de pli bonaj labor-
       kondiĉoj ne povus esti financitaj per simpla malpliigo de la profitoj. Dum recesio,
       tio prezentis revolucian defion al la ekonomia ordo. Unu el la rajtoj kiuj estis pro-
       tektitaj ekde tiu momento estis la nova okhora labortago.

       La dekstraro mobilizita kontraŭ la Respubliko diversmaniere organiziĝis en la politika
       tereno; aperis novaj burĝaj partioj kaj komencis aperi kelkaj faŝistaj organizaĵoj.
       Inter la malamikoj de la Respubliko, du el la plej potencaj estis la Eklezio kaj la
       Armeo. Ambaŭ finiĝus trenitaj al la kontraŭ-respublika dekstraro sen grandaj mal-

       facilaĵoj, parte pro la eraroj faritaj de respublikaj politikistoj, sed ankaŭ pro la
       agado de la fundamentistoj de la Eklezio, fervoraj defendantoj de la bezono de
       "konfesia ŝtato" kiu trudus la praktikadon de la katolika religio perforte, per civita
       milito se necese, kaj malpermesus ĉiujn aliajn. La tiama episkopo de Barcelono
       deklaris ke la Eklezio bezonis glavojn kaj artilerion. La 11-an kaj 12-an de majo de

       1931, estis bruligitaj preĝejoj kaj monaĥejoj en Madrido, Malago, Sevilo, Kadizo
       kaj Alakanto. Fine, la ordo estis facile restarigita per la deklaracio de militstato. La








































                                                        82
   77   78   79   80   81   82   83   84   85   86   87