Page 83 - heleco
P. 83
fajroj estis ago de junaj fanatikuloj de la Ateneo kaj la anarkiisma movado, konvink-
itaj ke la Eklezio estas la araneo kiu teksis la intrigojn de la reakcia politiko en His-
panio. La Respublikana gazetaro kaj Maura asertis ke dekstraraj agentoj provok-
antoj estis implikitaj en la atakoj. Kelkaj atestantoj konfirmis ke membroj de la Monar-
kia Rondo pagis junulojn por aĉeti benzinon kaj bruligi religiajn konstruaĵojn.
Ankaŭ la armeo komencis abomeni kaj kontraŭstari la Respublikon. Okazis puĉo-
provo far la generalo José Sanjurjo la 10-an de aŭgusto de 1932. Nur frakcio de la
hispana armeo partoprenis en la operacio, kio signifis ĝian fiaskon ekde preskaŭ
la komenco. Ĝi estis la unua ribelo de la armitaj fortoj kontraŭ la Respubliko, kaj
ĝia fiasko erare konvinkis multajn respublikanojn ke la danĝero de konspiroj estis
pasinta kaj ke la akcepto de la Respubliko estis firma. La generalo ekziliĝis en
Portugalion atendante pli konvenan momenton por plua provo. Sed tiam la reakciaj
fortoj ne bezonis puĉistajn militistojn por rehavi la politikan potencon.
La registaro de Azaña entreprenis esploron pri la korupt-skandaloj de la monarkio
kaj la diktaturo. Rezulte de ĝi estis enkarcerigita la komercisto Juan March kies
komercadon ni jam priskribis. Tuj je la komenco de la balot-kampanjo de 1933, la
3-an de novembro, March eskapis el la malliberejo. Poste li rakontis al brita ambasad-
oficialulo ke la 2-an de novembro, en la ĉeesto de gardisto, li rakontis al iu amiko
kiu venis por viziti lin: «Mi fuĝos morgaŭ je la sesa horo matene, mi telegrafos al ci
de Ĝibraltaro». Kiam lia amiko alarmite rigardis la gardiston, March trankviligis
lin dirante: «Mi aĉetis ĉi tiun sinjoron kaj la gardistojn ĉe la pordego». Du anarki-
istaj korpogardistoj akompanis lin. Lia fuĝo estis priskribita de la dekstrara kaj
anarkiisma gazetaro kiel la heroa ago de persekutita kaj malavara viro. Unue, March
rifuĝis en Ĝibraltaro, poste ekloĝis en luksa hotelo en Parizo. Li certigis al si par-
lamentan sidlokon en la balotado, do li povis baldaŭ reveni en Hispanion kun parla-
menta imuneco, kiel deputito por Majorko, danke al la elspezo de grandega mon-
sumo. La mon-rimedoj disponeblaj de la dekstrara koalicio CEDA, liderata de José
María Gil Robles, por la kampanjo estis enormaj, danke al la malavaraj donacoj de
la riĉuloj, precipe de Juan March. La pinto de ĝia kampanjo estis militema
parolado farita de Gil Robles en Madrido: «Estas necese, nuntempe, senkompate venki
la socialismon… «Ni devas fondi novan Ŝtaton, novan nacion, lasi la landon pur-
igita je judaj framasonoj… Ne gravas, ĉu kostos al ni eĉ verŝi sangon!… Kiam la
tempo venos, la Parlamento aŭ ĝi submetiĝos al ni, aŭ ni malaperigos ĝin».
Rezulte de la balotado de la jaro 1933, la dekstraro kontrolis la situacion. Intervenis
tri faktoroj por ebligi la politikan renversiĝon. Unue, dum la progresista jarduo (1931-
1933) oni estis aprobinte la voĉdonrajton de la virinoj, kaj ĉar multaj virinoj, ĉefe
en la kampara medio, estis tre subinflue de la pastraro, multaj el ili voĉdonis favore
al la dekstraro. Due, la anarkiistoj decidis ne voĉdoni en tiu balotado. Multaj per-
fortaj konfliktoj en la sudo de la lando post 1931 estis severe sufokitaj de la armitaj
fortoj de la ŝtato. Plejmulte el la kamparanaj viktimoj de tiu polica perforto estis
anarkiistoj, do ĉi tiuj komencis taksi la Respublikon kiel tiom abomeninda kiom
la monarkio kaj decidis balote sin deteni. Kaj trie, kaj plej grave, multaj voĉ-
donantoj de maldekstraro balote apogis la Radikalan Partion kies lidero estis
83