Page 84 - heleco
P. 84
Alejandro Lerroux. Pri tiu ulo ni jam klarigis ke li estis
korupta kaj oportunista demagogo kiu, ŝajnigante sin
progresisto, fakte, li ĉiam celis personan profiton, kaj
politikan kaj monan. Post lia rompiĝo kun la progresemaj
respublikanoj, Lerroux alproksimiĝis al la pozicioj de la
dekstraro kaj post la balotado de novembro 1933 li povis
prezidi la registaron kun la apogo de la dekstrara koalicio.
Inter 1933 kaj 1935 li havis la prezidantecon de la registaro
tri fojojn. La dekstrara koalicio liderata de Gil Robles, uzis
sian parlamentan plimulton por kondiĉigi la politikon de
la registaro de Alejandro Lerroux. Kun ĉi ties konsento,
la dekstraro reakiris la ŝtatan aparaton, kiun ĝi decidis uzi
por likvidi la reformojn de la antaŭaj du jaroj. Sed la esperoj
generitaj dum tiu tempo estis vekintaj popolan koleron
kontraŭ la dekstraro.
Estis konate kaj fifame ke Lerroux ĉiam sopiris lukse vivadi.
Atinginte la registaran potencon, li petadis al la aliaj ministroj
oficialajn postenojn por liaj parencoj kaj amikoj. Baldaŭ post
ilia ekregado, la deputitoj de Lerroux kreis oficejon por dis-
tribui ŝtatajn favorojn, monopolojn, publikajn ofertojn, li-
cencojn... Estis multaj akuzoj pri defraŭdo de municipaj
fondusoj en la urboj regataj de la radikaluloj kaj kontraŭ
konsilistoj de la sama partio -inkluzive de la adoptita filo de
Lerroux, Aurelio- pro permesado de la funkciado de kontra-
ŭleĝaj kazinoj. Aliaj akuzoj temis pri la aljuĝo de publikaj
kontraktoj al kompanioj posedataj de Lerroux mem.
Kvankam malfrue, fine la anarkiistoj komprenis ke ilia mal-
amikeco kontraŭ la Respubliko potencigis plej danĝerajn
fortojn de dekstraro kiuj estis provante imiti la tiaman ger-
manan naziismon. Jam en decembro de 1933 okazis anarki-
istaj perfortaj atencoj kaj ribeloj kiuj estis facile sufokitaj.
Dume la ekstrema dekstraro organiziĝis en la perspektivo de
ebla estonta civilmilito por draste kaj definitive dispremi
la politikajn fortojn de maldekstraro kaj tute submeti la labor-
istaron. La diversaj grupoj kaj partietoj de ekstrema dekstraro
ariĝis en faŝistan organizaĵon, la Falango, subgvide de José
Antonio Primo de Rivera, filo de la forpasinta diktatoro. Tiu
Falango organiziĝis surbaze de la skemo de la itala faŝismo
kaj la germana naziismo. La reĝimo de Benito Mussolini ko-
mencis provizi ekonomian kaj armilaran helpon al la his-
panaj faŝistoj, kiuj baldaŭ entreprenis perfortajn surstratajn
agojn kontraŭ la fortoj de maldekstraro.
Krome, laŭ la pasado de la tempo, Gil Robles pli kaj pli
84