Page 85 - heleco
P. 85
premadis la registrar-prezidenton Alejandro Lerroux kaj la
ŝtat-estron Niceto Alcalá Zamora por ke oni inkludu plurajn
membrojn de la CEDA men en la registaron, kaj fine li
atingis ian sukceson tiorilate. La maniero laŭ kiu la dekstr-
aro pligrandigis sian politikan potencon tre similis al la
procezo de potenciĝo de la faŝistaj fortoj en Italio kaj
Germanio. Tial, la socialistoj kaj ceteraj fortoj de mal-
dekstraro ektimegis ke en Hispanio ripetiĝus tia historio
kaj komencis serioze pripensi revolucian agadon por kapti
la politikan potencon perforte.
Tamen la revolucia movado kiu konkretiĝis ekde la 5-a de
oktobro de 1934 tute ne estis serioza afero escepte en
Asturio, kaj malpligrade ankaŭ en Katalunio. En ĉi lasta
regiono la burĝa regantaro de la aŭtonomeca aŭtoritato, sub-
gvide de Lluís Company, entreprenis ian ofensivon kontraŭ
la centra ŝtato de la lando kadre de strategio por atingo
de pliaj politikaj funkcioj, sed rifuzis armi la laboristojn,
do la movado neniam atingis la nivelon de sociala revolucio.
En Asturio, male, La karbo-ministoj havis armilojn kaj
dinamiton je sia dispono kaj la revolucio estis tre bone
organizita. La Asturia Socialisma Respubliko estis proklam-
ita en Ĥiĥono, kaj la kazernoj de la Civil-Gvardio, preĝejoj,
urbodomoj, ktp. estas atakitaj, tiel ke preskaŭ ĉio en
Asturio estis en la manoj de la ministoj post tri tagoj,
inkluzive de la armilfabrikoj de Trubia kaj La Vega. Post
dek tagoj, proksimume 30.000 laboristoj estis formantaj
la Asturian Ruĝan Armeon. Sed la subpremo estis tre severa
tie kie la revoluciuloj renkontis reziston. La registaro
konsideris la ribelon kiel veran enlandan militon, eĉ kiam
ankoraŭ ne eksciis ke la ministoj komencis pripensi en
Mieres la eblecon de marŝo sur Madrido. Dum la revolucio,
la urbo de Oviedo estis plejparte detruita, interalie, la uni-
versitataj konstruaĵoj, kies biblioteko konservadis biblio-
grafiajn fondusojn de eksterordinara valoro kiuj ne povus
esti reakiritaj, aŭ la teatron Campoamor. Ankaŭ la Sankta
Ĉambro en la Katedralo estis dinamitita, kie gravaj relikvoj
portitaj al Oviedo, kiam ĝi estis kortego, ekde la Sudo
de Hispanio. Inter la fortoj de maldekstraro kiuj inspiris
la revoluciulojn elstaris la lidereco de la socialista de-
putito Ramón González Peña.
La registaro adoptis serion da energiaj dispozicioj. La
eneraloj Goded kaj Franco estas vokitaj gvidi la sufok-
adon de la ribelo ekde la Ĉefa Stabo en Madrido. Ili
85