Page 86 - heleco
P. 86
rekomendis ke trupoj je dungo-soldatoj estu venigitaj el
Maroko. La generalo Eduardo López Ochoa, komandante la
ŝtatajn militfortojn, venis por subteni la sieĝitajn trupojn en
Oviedo, kaj la kolonelon Juan Yagüe kun siaj legianoj kaj
kun la subteno de la aviado. La posta subpremado estis tre
severa. Ĝi estis aranĝita fare de solduloj kies merito estis
agadi senlime senkompate kontraŭ la maŭraj trupoj en
Afriko. Ili uzis la samajn metodojn de subpremo kontraŭ
la ribelintaj laboristoj kiel kontraŭ la furiozaj kaj agresemaj
Rif-gerilanoj. Pli ol 1000 laboristoj mortis, aliaj du mil estis
vunditaj kaj pliaj miloj da ili estis malliberigitaj.
La revolucio, do, estis sufokita en la sola regiono kie ĝi estis
vere serioza afero. Poste venis la okazo por la dekstraro eltiri
ideologian profiton pri ĝi. La burĝa presaro emfazis la revolu-
cian perforton por malhonorigi la teoriojn de la marksismo
kaj aliaj ideoj de la maldekstrularo, kaj konkludi ke nur la
dekstraro enkarnigas la interesojn de la patrujo. Ĉefe la Ekle-
zio, profitis la fakton ke la asturaj revoluciuloj murdis 34
religiulojn por pli kaj plu veki la rifuzon de la katolikoj al
la teorio pri la klasbatalo kaj tiele plifortigi la ideologian
influon de la burĝaro. Tia eklezia teniĝo, kiu jam daŭradis
multajn jarcentojn, estis la kaŭzo de la agresemo de la sub-
premataj klasoj kontraŭ la religio. Jam ni vidis ke en antaŭaj
krizaj situacioj la popolamasoj esprimis sian rifuzon kontraŭ
la klerikaro per la bruligo de preĝejoj kaj monaĥejoj. En
1934, en Asturio, la popola perforto kontraŭ la Eklezio, krom
la detruo de religiaj konstruaĵoj, konkretiĝis ankaŭ en la murdo
de pastroj. Temis pri grava elpaŝo kiu iĝis poste pli grava
dum la civilmilito (1936-1939). Grava faktoro, krom la Eklezio,
por la pliakriĝo de la politika krizo kaj la sociala konflikto,
estis la Falango de José Antonio Primo de Rivera. Li estis
sekvante la germanan modelon por prezenti sian partion kiel
la solan alternativon por defendi la sistemon ekde la politika
potenco. La falangistoj pli kaj pli dediĉiĝis “konkeri la straton”,
t. e. perforte kontraŭfronti la laboristajn mobilizojn.
Sed, kun aŭ sen politikaj krizoj kaj sociaj konfliktoj, la korupt-
ado daŭris en ĉi tiu malfeliĉa lando dum la periodo inter la
Revolucio de Oktobro-1936 kaj la Civilmilito. En oktobro de
1935, serio da gravaj skandaloj finruinigis la prestiĝon de
Lerroux. Temis pri la samtempaj skandaloj de la Straperlo kaj
Nombela. Jam antaŭe, Alcalá Zamora malkovris kun alarmo,
ke Lerroux planis enpoŝigi la profitojn de landa kolekto
lanĉita kiel rezulto de la okazaĵoj de oktobro 1934. La vorto
86