Page 87 - heleco
P. 87
“estraperlo”, kiu de nun estus uzata en la hispana kiel
sinonimo de “korupto” kaj “nigra merkato”, devenas de
fraŭdo, en kiu partoprenis tri fremdaj uloj: Daniel Strauss,
Joachim Perlowitz kaj Frieda Lowann. Ili inventis elektran
ruletan radon, kiun kazin-posedantoj povis manipuli. Fakte,
la ruleto estis laŭleĝe malpermesita en Hispanio, sed Strauss
kaj Perlowitz sukcesis instali siajn maŝinojn en du kazinoj,
tiu de Formentor (Mallorko) kaj tiu de Donostio, per mon-
subaĉetaĵoj kaj en formo de multekostaj donacoj, kiaj oraj
horloĝoj por Lerroux. Ĉi tiu estis devigita demisii el sia
posteno je registar-prezidento, tamen la Radikala Partio
tuj estis implikita en alia skandalo, kaŭzita de la provo pagi
per publikaj mon-rimedoj al amiko de Lerroux, posedanto
de ŝip-kompanio. La rezulto de ĉi lasta skandalo estis
registara krizo.
Gil Robles estis plenkonvikita ke la politika potenco estis
facile atingebla kaj rifuzis kunlabori kun ĉiu ajn registaro
kiu ne estus prezidita de li mem. Sed la Prezidento Alcalá
Zamora ne fidis je li kaj decidis aliajn formulojn eĉ se provi-
zoraj en la perspektivo de baldaŭa balotado. Responde al
la malcedemo de la dujara kunlaboro de la Radikala Partio
kun la CEDA, la maldekstraro kreskis en forto, unueco kaj
militemo. En malliberejo, la politikaj kaptitoj trempis sin per
revolucia literaturo. La ekonomia mizero de granda nombro
da kamparanoj kaj laboristoj, la brutala persekutado de la
oktobraj ribelintoj kaj la atakoj kontraŭ Manuel Azaña
kontribuis plifirmigi la solidarecon inter ĉiuj progresistaj
fortoj. Azaña, post lia liberigo, kaj Prieto, de sia ekzilo en
Belgio, kampanjis por ke la malunueco kaŭzita de la balot-
malvenko de 1933 ne ripetiĝu. Ankaŭ la ĉefaj figuroj de la
Komunista Partio de Hispanio, José Díaz kaj Dolores Ibárruiri
(Pasionaria) pledis por la formado de tiu koalicio kiu
ricevis la nomon je «Popola Fronto». Nuntempe oni scias ke
en tiu epoko Gil Robles estis pripensante la eblecon je
armea puĉo kontraŭ la Respubliko, sed la generaloj konsideris
ke la armeo ne estis tiam tute preta por tia elpaŝo.
La balotado okazis en februaro de 1936, kaj en ĝi la maldekstr-
aro kaj la respublikanoj reakiris la politikan potencon perditan
en 1933. Ĉar la balotrezultoj reprezentis senduban deklara-
cion de la popola deziro al forta registaro konsistigita de
respublikanoj kaj socialistoj, ampleksaj sektoroj de la dekst-
raro komprenis la senutilecon de la leĝismo por iliaj interesoj.
La brutaleco de la dekstraj politikoj de la antaŭa dujaro
87